Federal Information Processing Standard
teknika normo en Usono
FIPS (mallongigo de angla Federal Information Processing Standards) estas aro da oficiale starigitaj kodaroj eldonitaj de la usona registaro. Oni celas ke ili estu uzataj de ĉiuj ne-militistaj usonaj instancoj kaj de kontraktantoj kun la usona registaro. Ofte la normoj FIPS-aj estas versioj de normoj uzataj ekster la registara kunteksto, ekzemple ANSI, IEEE, ISO ktp. Kelkaj normoj FIPS-aj tamen originis en la usona registaro; inter tiuj aparte atentindas kelkaj normoj pri ĉifrado.
Ekzemploj de normoj FIPS-aj inkluzivas la jenajn:
- du-literaj landokodoj
- lokokodoj
- triciferaj kodoj pri usonaŝtataj kantonoj
- duciferaj kodoj pri la usonaj ŝtatoj
Ĉi ĉiuj similas aŭ kompareblas al la internaciaj normoj ISO 3166 aŭ la normo NUTS de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligiloj
redakti(Anglalingvaj)
- Retejo de FIPS
- FIPS-aj eldonaĵoj
- Usona Registara Centro pri Komputila Sekureco Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine