Fekaĵaŭto

Fekaĵaŭto (popole: merdosuĉilo), estas veturilo, kiu estas uzata tie, kie ne estas kanalizo (plimulte en vilaĝoj), por forveturi restlikvajn kolektbasenojn.

"VIAJ MERDOJ - NIA ĜOJO" Skribaĵo en la ĉeĥa sur la fekaĵaŭto Praga V3S en Řež

Surkonstruaĵo de la fekaĵaŭto estas premrezervujo ekipita per vakupumpilo. La pumpilo kreas en la rezervujo subpremon, la ĉerpata fluidaĵo estas en la rezervujon ensuĉata helpe de diferenco atmosfera premo kaj la subpremo en la rezervujo. Al la ekipaĵo de la rezervujo apartenas sekurecvalvo.

La rezervujo estas surmuntita sur ĉasio de ŝarĝaŭtomobilo aŭ en faro de alkonstruaĵo sen propra movumo. Ĉiokaze ĝi plimulte estas tirata malantaŭ traktoro kaj la ĉerpilo estas movumata per traktoro.

Eksteraj ligiloj redakti