Malfermi la ĉefan menuon

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos

Preĝejo de la Beatecoj, en la laŭtradicia loko kie Jesuo anoncis la Surmontan Paroladon.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Temas pri la kvara beateco de la Evangelio laŭ Mateo kiu estas la samo, proklamita, kvankam pliskizite, en la tria de la Evangelio laŭ Luko: Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos.

Tradicia interpretoRedakti

Ĝi parolas pri justico kiu devas engaĝi tiom profunde kiel almenaŭ kaj pli ol la serĉo pri la nutro kaj soifo. Pri kiu justico temas? Ne temas, certe, pri tio kion ni ĝenerale opinias unuaintence per tia termino: nome, korekta regolado de la homaj rilatoj laŭ kiu ĉiu devus havi ĉion pri kiu rajtas ricevi. Certe, ankaŭ tiu aspekto estos, finfine, inkluzivita en la korektaj praktikoj kiuj el ĝi devenas. Sed tiu ne estas la precipa signifo ĉar “justico”, en tiu kazo, estas antaŭĉio kaj precipe la konsekvenco de alia aspekto kiu antaŭvenas ĉion alian aspekton kaj staras centre de ĉio. Kaj nome de tiu vero al kiu ĉiu homa konduto devas esti konfrontata. Tiel, en tia senco, estas “justa” precipe tiu kiu anhelas al la vero kun la sama deziro kaj intenso per kiuj oni bezonas, por la biologia vivo, nutraĵon kaj akvon. Kaj kiun, poste, ĉar deziritan kun tuta si mem, la deziranto komparas kaj respektas ĝuste ĉar vero. Tiu vola emo estos kontentigita per Dio kiu sin donas al la serĉanto. ([1] Itallingva katekismo de la Katolika Eklezio).

Se tio veras, laŭ tiu kristanmedia interpreto kompreniĝas ke eble pro manko de tiu “justico” okazas ke la hodiaŭaj homoj estas ĉiam malkvietaj kaj militemaj kaj agresemaj kaj ektravidiĝas la malbeno de la evangelio de Luko: Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros.. (6, 24-26)

Biblia ekzemplo de “justulo”Redakti

Troviĝas en la Nova Testamento justulo en kiu elstaras la karakterizoj supozigitaj en la la kvara Matea beateco: temas pri sankta Jozefo kiel priskribita en Mateo 1,18-19: “Jen kiel okazis la naskiĝo de Jesuo Kristo: lia patrino Maria, estante promesita edzino al Jozefo, antaŭ ol ili ekkunloĝis, gravediĝis iniciate de la Sankta Spirito. Jozefo, ŝia edzo, kiu estis viro “justa” kaj volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi”. Oni komentu: La jeso de Maria jam produktis siajn efikojn; ŝi, fakte, atendas la Elaĉetinton. Sed nun necesas alia jeso por ke tiu eta, eksterordinara homo baldaŭ eniru familion: la jeso de Jozefo, kiu tamen estas profunde impresita per la strangaj eventoj realiĝantaj ĉirkaŭ si: Jozefo, tamen, estas tiom plenplena je justico ke ne eblas dubi pri sia respekto al Dio kaj, sekve, al Maria. Lia koro, fakte, estas tiel justa kaj orientita al la bono ke al li permesas resti trankvila tielpunkte ke mem povas decidi kondukti kun la tuta ebla amo, do ŝin sekrete allasi…

 
Plato de la ok beatecoj. Preĝejo de Sankta Kajtano (Meksiko).

Aliaj interpretojRedakti

Ekzistas ankaŭ pri beatecoj interpreto pure psikologia, laŭ kiu la predikanto Jesuo malkovris kaj spertigis al la sekvantaro la psikologian liberigon de la interpersonaj luktoj kaj pacigon de la perdono ktp. En tiu beateco Jesuo utiligas la forton de la espero por konsoli la suferantojn. Sed por doni plejgrandan forton al sia propono, Jesuo apogiĝas sur la espero de la dia regno.

BibliografioRedakti

  • [2] Katekismo de la Katolika Eklezio.
  • Léon-Dufour, Xavier (2001). Vocabulario de Teología Bíblica (18a. edición). Barcelona (España): Biblioteca Herder. ISBN 978-84-254-0809-0.
  • Dupont, Jacques (1969-1973). Les Béatitudes. Tomo I: Le probleme Iittéraire (388 pp.); tomo II. La Bonne Noovelle (426 pp.); tomo III, Les évangelistes (744 pp.). París: Gabalda.

Vidu ankaŭRedakti