Femurosta frakturo

Femurosta frakturo aŭ tutprecize femurostokola frakturo estas ostorompiĝo de la supra parto (kolo) de la femurosto. Ĝi okazas plej ofte pro falo sur flankon, precipe ĉe maljunuloj kaj pli ofte ĉe virinoj pro ostoporozo.

La saniĝo daŭras longe kaj estas traktita per ŝraŭba fiksigo kaj enplanto de protezoj.