Fendita frazo[1] estas maniero remaigi uzata en diversaj lingvoj rigidordaj: frazon, kies signifo en lingvo liberorda (i.a. en Esperanto) esprimeblas per simpla propozicio, oni transformas en frazon kompleksan, kies ĉefpropozicio (la elfendaĵo) entenas la remaon, kaj la ceteron oni metas en subpropozicion.

Por remaigi per fendita frazo la elementon X de ekvivalenta simpla propozicio Esperanta oni donas al ĝi jenan formon:

[Tio] estas (-is, -os) X, kiu (kio) {…la resto de la propozicio}

Fenditaj frazoj kaj Esperanto redakti

Esperanto, samkiel aliaj liberordaj lingvoj, fenditajn frazojn ne bezonas. Ili jes aperas en Esperanto sekve de paŭsado de frazoj anglaj, francaj ktp; sed tiu peza sintakso estas en Esperanto ĝena kaj konfuza.

Ekz‑e la simpla propozicio

La fenestron frakasis ŝia filo

ne estas simple esprimebla en rigidorda SVO-lingvo, ĉar ĝia remao ŝia filo estas la subjekto kaj tial ne povas aperi fine de la frazo, en la normala pozicio remaa. Por meti ĝin en tiun pozicion, necesas aŭ pasivigi la frazon (sufiĉe ofta rimedo, sed ne pri pasivigo ĉi tie temas), aŭ konstrui kroman frazon, en kiu ŝia filo estu predikativo (do, okupu la finan pozicion post la kopulo estas):

It was her son / who broke the window.
C'est son fils / qui a cassé la vitre.
(Tio estis ŝia filo, kiu frakasis la fenestron.)

Ĝenerale la simpla propozicio en ĝusta pragmatika vortordo estas pli flua kaj bonstila ol fendita frazo. Tamen iam (tre malofte) ili estas oportunaj; unu tian ekzemplon prezentas la Fundamento (en traduko el la franca!): «Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino» (Fundamenta Ekzercaro, §17).

La subjekta pronomo redakti

PAG opinias la ĉefpropozician subjektan «Tio» arkaika (§251, Rim.). Efektive, nuntempe multaj esperantistoj ĝin ellasas konfuzante ĉi tiun duopan (korelativan) pronomon Tio … ke… kun la ŝtopsubjekto de la sensubjektaj frazoj angla-franca-germanaj, kiu en Esperanto estas ĉiam vakua (ekz‑e «Estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn…», Predikanto 3:5). Tiu konfuzo malklarigas, ambiguigas la lingvon; ekz‑e la frazo

Estas homoj, kiuj faras tion

klasike signifas «Iuj homoj faras tion», «Ekzistas homoj, kiuj faras tion»; sed se oni nefundamente uzas ĝin kiel fenditan frazon, ĝia celata signifo estus «Tion faras homoj» (ne bestoj, ne dioj, ne aliplanedanoj).

Referencoj redakti