Ferenc Gyulai (fotisto)

GYULAI Ferenc [djulai] estis hungara fotografisto, fakverkisto. Li naskiĝis la 2-an de aprilo 1905 en Sepsiszentgyörgy kaj mortis la 31-an de aŭgusto 1964 en Budapeŝto.

Kariero redakti

Ferenc Gyulai studis fotoarton en Munkeno kaj en 1929 li transprenis la fotolaborejon de sia patro. En la fino de la 20-aj jaroj li prelegis en la Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, en 1935–36 li estis lekciisto pri fotoarto de la teknikuniversitato. Ekde 1930 ĝis 1945 li estis ĉefredaktoro kaj posedanto de revuo Fotoélet (Fotovivo).

Verkoj redakti

  • A pozitív eljárás (Bp., 1935);
  • A színes fényképezés gyakorlata (Bp., 1942);
  • A fényképezés ábécéje (Bp., 1958);
  • Fényképészmester könyve (Bp., 1962);
  • Fotoiskola (Bp., 1962).

Fonto redakti