Ferenc Teghze-Gerber

TEGHZE-GERBER Ferenc [tegze] estis hungara financa fakulo, fakverkisto. Li naskiĝis la 13-an de decembro 1872 en Szinérváralja kaj mortis la 25-an de julio 1948 en Budapest.

Biografio redakti

Ferenc Teghze-Gerber en 1926 estis kvalifikita privatprofesoro en la fakultato pri jur- kaj ŝtatsciencoj de Universitato de Budapeŝto. Ekde 1943 li estis titulara eksterordinara profesoro.

Verkoj pli gravaj redakti

  • A devalváció (Bp , 1921);
  • Az állami költségvetés (Bp., 1926);
  • Általános államszámviteltan (Bp., 1927);
  • A magyar állami számviteli rendszer módosítása az 1924: IV. tc. alapján (Bp., 1929). (Bp., 1932).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon