Fervoja akcidento de Santiago-de-Kompostelo

La fervoja akcidento de Santiago-de-Kompostelo okazis la 24-an de julio 2013 je la horo 20:41 ĉirkaŭ tri kilometrojn oriente de la stacio Santiago de Compostela, en la antaŭurbo Angrois. Ĝi estis la plej serioza fervoja akcidento en Hispanio post 1944; el la 218 pasaĝeroj kaj kvar dungitoj mortis 80[1] kaj vundiĝis preskaŭ ĉiuj aliaj.

Bildo de la akcidento je la 21:02 h.
Noktaj savlaboroj

La altrapida trajno de serio Alvia 730, konsistanta el du trakciaj unuoj kaj ok vagonoj, laŭ raporto de la gazeto El País[2] multe tro rapide eliris el tunelo kaj post longa rekta linio eniris kurbiĝon, kie ĝi dereliĝis. Tion konfesis la trajnstiristo, malgrave vundita. La rekta peco permesas rapidon de 250 km/h, sed la kurbiĝo nur de 80 km/h.

La dereliĝon preskaŭ sendube kaŭzis la tro alta rapido[1]. Laŭ deklaro de la fervoja kompanio Renfe Operadora la trajnstiranto pro "distriteco" forgesis redukti la rapidon antaŭ la kurbiĝo. Kiel konfirmas la aŭtomata registrilo ("nigra kesto") de la trajno, la stiristo mallonge antaŭ la akcidento telefonis kun sia kompanio, kiu donis informojn pri la plua irado. Kelkajn sekundojn antaŭ la akcidento li aktivigis la bremson kaj sukcesis redukti la rapidon de 192 km/h al 153 km/h, tamen ankoraŭ multe tro multe[3].

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti