Fervojlinio Ondrášov – Dvorce na Moravě

Fervojlinio Ondrášov – Dvorce na Moravě situinta en Ĉeĥio estis mallarĝtraka fervojo en montaro Nízký Jeseník. Ĝi kondukis el stacio Ondrášov (nuna nomo de stacio samloke estas Moravský Beroun), situanta sur normalŝpura fervojlinio fervojlinio Olomouc–Opava tra valo de Důlní potok kaj Lobník ĝis Dvorce.

Ondrášov – Dvorce na Moravě
Superrigardo
Numero de linio Fervojlinio 191
Trafikado
Trafikanto ČSD
Teknikaj trajtoj
Longo 11,484 km
Ŝpuro 760 mm (Bosnia ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo neelektrizita fervojo
Maksimuma dekliveco 26,95 ‰
Min. radiuso de arko 75 m
Maksimuma rapideco 30 km/h
Stacioj de la fervojlinio
0,000 Ondrášov
Bystřice
2,026 Moravský Beroun
5,269 Čabová
9,976 Rejchartice
11,042 Dvorce na Moravě
vdr

En la 1930-aj jaroj oni konsideris alikonstrui ĝin al normala ŝpuro kaj plilongigi ĝis Budišov nad Budišovkou, kie troviĝas fina stacio de fervojlinio el Suchdol nad Odrou.[1][2] Bedaŭrinde transportaj plenumoj estis malaltaj. Ekde oktobro de 1932 sekurigis la transporton de vojaĝantoj nur unu paro de miksitaj trajnoj ĉiutage, fine la persona transporto estis la 14-an de septembro 1933 tute haltigita.

Sur la fervojlinio estis ekigitaj vaporaj lokomotivoj U 12 kaj U 16. Lokomotivo U 12, kiun ČSD alimarkis al U37.002, estis post la finigo de la trafiko transdonita al fervojlinio Třemešná ve Slezsku – Osoblaha, hodiaŭ ĝi servas en Jindřichohradecké místní dráhy.[3]

Ponteto ĉe stacidomo en Moravský Beroun


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti