Festivalo de Maribor

Esperanto > Kulturo > Filmoj > Festivalo de Maribor


La 5an festivalon de video-filmoj en Esperanto organizis Maribora Esperanto-Societo la 9an de novembro 2002 . Sendis siajn filmojn aŭtoroj el Francio, Aŭstralio, Kroatio, Nederlando kaj Slovenio.
Oni prezentis filmojn en du kategorioj: artaj kaj dokumentaj filmoj. Internacia ĵurio atribuis la unuan premion en la arta branĉo al la filmo La Tukoj de franca aŭtoro Céline Bernard. En la dokumenta branĉo la ĵurio ne atribuis premion, sed nur per diplomo laŭdis la filmon Esperanto bunte vivas de UEA. La ĵurio opiniis ke la filmo La Tukoj en bela maniero pruvas ke Esperanto povas esti normala kulturlingvo kaj ke ĝi ankaŭ havas karakteron.

La sesa festivalo okazos en oktobro 2003 en Mariboro. Vi povas jam nun sendi viajn filmojn en VHS formato al : Esperanto-societo Maribor, Maistrova 5, SI-2000 Maribor, Slovenio.

(El La Ondo de Esperanto Arkivigite je 2003-08-31 per la retarkivo Wayback Machine).