La Tukoj estas esperanto-filmo, laŭ scenaro kunverkita sub gvido de Arno Lagrange de partoprenantoj de lingvostaĝoj okazintaj en La Maraude, Arrout, (Ariège en Pireneoj). La scenaro estas bazita sur lokaj Arieĝaj fabeloj pri forlasita adoptita kaj reprenita infano, mirakle sanigaj kaj fekundigaj tukoj, fekundigo de urso, fekundiga ŝtono kaj similaj. La filmo estis finrealigita en 2002 de Céline Bernard post eksiĝo de la unua gvidinto de la projekto. Ne perfekta laŭ lingva kaj aktorluda vidpunkto, la filmo tamen ricevis unuan premion en la kategorio arta filmo en Festivalo de Maribor (Slovenio), la 9-an de novembro 2002. La ĵurio opiniis ke la filmo La Tukoj en bela maniero pruvas ke Esperanto povas esti normala kulturlingvo kaj ke ĝi ankaŭ havas karakteron. (el La Ondo de Esperanto Arkivigite je 2003-08-31 per la retarkivo Wayback Machine)

La Tukoj
filmo
vdr

Muziko de Kaj Tiel Plu.

Aktoras redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĝi spekteblas Arkivigite je 2011-10-17 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Farbskatol'.