La fiŝagleto (Ichthyophaga humilis) estas birda specio de la genro Ichthyophaga, kiu signifas manĝanto de fiŝoj, kaj de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn speciojn de rabobirdoj, nome agloj, milvoj, akcipitroj, cirkuoj, ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝagleto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Ichtyophaga Ichthyophaga
Specio: Fiŝagleto Ichthyophaga humilis
(Müller,S & Schlegel 1841)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Disvastiĝo redakti

Tiu birda specio loĝantas en la ĉirkaŭaĵo de Himalajo. Estas informoj pri ĉeesto ĉe Gujarato kaj Centra Barato kaj malpli certe en rivervalo Kaveri en suda Barato. Pli disigita estas ankaŭ en aliaj landoj kiel tiuj de Indoĉinio kaj Indonezio. Oni diferencigas du subspeciojn: I. h. humilis en duoninsulo Malako kaj Indonezio kaj I. h. plumbea en Himalajoj kaj Indoĉinio.

Aspekto redakti

Temas pri mezgranda specio spite sian nomon: ĝis 60 cm longa. Ĝi estas bruna plej parte kaj blanka nur ĉe suba ventro kaj krurplumaro. Okuloj estas flavegaj kaj beko hohega kaj griza.

Kutimoj redakti

Ili loĝas en arbara medio proksima de marĉejoj aŭ riveroj. Tie konstruas neston sur arbo. Ili manĝas fiŝojn kiujn kaptas post gvatado en kaŝita gvatejo.

Referenco redakti