Iĥtiofago

(Alidirektita el Ichtyophaga)

Genro Ichthyophaga (aŭ esperante Iĥtiofago) estas birda genro (de du specioj) iam lokigita en subfamilio Buteonenoj sed poste en Haliaeetenoj kaj familio Akcipitredoj kiu enhavas multajn aliajn tagajn rabobirdojn, kiel aglojn, cirkuojn, milvojn, ktp. La scienca nomo de tiu genro devenas el la grekaj vortoj Iĥthús aŭ fiŝo kaj fagó aŭ manĝi, tio estas fiŝmanĝantoj. Tiu kutimo kiu kompreneble influas la adaptigon de tiuj birdoj al specialiĝo rilatigas la genron al alia genro Haliaeetus, nome maragloj, kvankam tiuj specioj loĝas ne nur marbordojn kaj pli komplikige ankaŭ al genro kaj specio Pandion kaj Pandion haliaetus, la ununura specio de tiu ĉi genro kaj de la familio Pandionedoj, nome Fiŝaglo, kiu ĉar nesamfamiliano sufiĉe malsimilas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Iĥtiofagoj
Grizkapa fiŝaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Ichthyophaga
Genroj de subdivizioj

Ichthyophaga humilis
Ichthyophaga ichthyaetus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Male al tiuj du aliaj genroj, la iĥtiofagoj loĝas nur en centra kaj sudorienta Azio, el la Hinda subkontinento sudoriente al Sulaveso. Ili estas pli malgrandaj ol la agloj de Haliaeetus, kvankam koincidas laŭ grando kun la plej malgrandaj specioj de tiu genro. Ili kunhavas similan plumaron, kun grizaj kapoj grade al senkoloraj grizbrunaj flugiloj kaj korpoj, kaj blankaj ventro kaj kruroj. Ili diferencas en vostokoloro, laŭ kio la Fiŝagleto havas brunan voston, kaj la Grizkapa fiŝaglo havas blankan voston kun nigra fina bendo, kaj ankaŭ laŭ grando, laŭ kio la Fiŝagleto estas nur ĉirkaŭ duono de la pezo de la Grizkapa fiŝaglo.[1]

Specioj redakti

Ekologio redakti

Kiel ties nomoj sugestas, ambaŭ specioj manĝas ege fiŝojn, kaptataj ĉefe el nesala akvo de lagoj kaj grandaj riveroj, sed ankaŭ foje en marakvo en estuaroj kaj laŭlonge de marbordoj.[1]

Rilataj specioj de la genro Haliaeetus redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1994). Handbook of the Birds of the World Vol. 2. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-15-6.