Blankstriovosta maraglo

Rabobirdo

La Blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphus[1]), konata ankaŭ kiel Palasa maragloPalasa fiŝaglo, estas tre granda, bruneca rabobirdo, tre simila al Blankvosta maraglo (Haliaeetus albicilla), kiu apartenas al la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio Akcipitredoj kiu inkludas aliajn rabobirdojn kiel buteoj, akcipitroj, milvoj, cirkuoj kaj veraj agloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankstriovosta maraglo
Blankstriovosta maraglo
Blankstriovosta maraglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeetus
Specio: H. leucoryphus
Haliaeetus leucoryphus
(Pallas, 1771)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi diferenciĝas el la Blankvosta maraglo (Haliaeetus albicilla) per la vostokoloroj: dum tiu lasta havas pure blankan voston, la Blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphus) havas voston duone blanka kaj duone nigra, tio estas blanka la unua duono -la kolvosto- kaj nigra la pinta duono -tio okazas nur en tiu specio-. Krome tiu ĉi estas iom pli malgranda.

Disvastiĝo redakti

Ili vivas en centrokcidenta Azio (Kazaĥio) el Mongolio ĝis la Kaspia maro kaj al la Flava maro, kaj el Irano ĝis Birmo, Himalajo, Bangladeŝo kaj norda Barato. Loĝantoj el Pakistano ĝis Birmo (ne en suda Barato). Reproduktantoj en Okcidenta Ĉinio, Mongolio kaj centra Azio. En Irano vintras aŭ manĝas. Ili estas parte migrantaj, kun centraziaj birdoj kiuj vintras inter la sudaziaj birdoj en norda Barato, kaj ankaŭ pli okcidenten al la Persa Golfo.

Ili loĝas proksime de akvorezervejoj aŭ grandaj riveroj ĉar tie ili manĝas. El marnivelo ĝis 4.000 m de alteco.

Aspekto redakti

 
Flugante

Ili estas helbrunaj kape, gorĝe kaj bruste kun pli pala vizaĝo. La larĝaj flugiloj estas malhelbrunaj kaj la dorso ruĝeca dum la subflugiloj pli malhelaj, sed kun blanka strio. La vosto estas nigra kun jam menciita diferenciga larĝa blanka strio. Junuloj estas supre pli malhelaj kaj ne havas la blankan vostan blankan strion; pro tio ili povas esti konfuzigitaj kun junuloj de aliaj grandaj agloj. Ili estas plej ofte 72–84 cm longaj kun enverguro de 180 ĝis 205 cm. La ino pezas el 2100 ĝis 3700 g; la masklo iom pli malgranda el 2000 ĝis 3300 g.

Manĝado redakti

Ili manĝas ĉefe grandajn fiŝojn. Ili superflugas riverojn aŭ lagojn por predi fiŝojn ĉu vivaj ĉu mortintaj kiuj estas videblaj ĉe la surfaco foje ekde gvatejo. Foje tiuj predoj estas tiom grandaj, ke la maraglo devas treni ĉeborden aŭ forlasi ilin. Ankaŭ akvaj birdoj povas esti ties predoj, ekzemple anseroj, nestoj de podicepoj, kormoranoj, ktp. Fine ĝi povas forrabi aliajn rabobirdojn iliajn predojn kiam portataj al nesto. Ankaŭ ranoj, reptilioj aŭ testudetoj povas esti iliaj predoj. En Ĉinio ili manĝas eĉ etajn mamulojn.

Reproduktado redakti

 
Haliaeetus leucoryphus - MHNT

Malsimile al la Blankvosta maraglo, tiu ĉi Blankstriavosta maraglo ne nepre bezonas arbon por nestado aŭ ripozado. Sude ja ili nestas surarbe, sed norde ili povas profiti rokan protektitan lokon surgrunde, kie ili konstruas enorman neston el bastonetoj ĝis ĉirkaŭ 2 m diametre. En marto aŭ aprile la ino demetas el du ĝis kvar (pli malofte) ovojn kovotaj dum 40 tagoj. Post du monatoj la idoj elflugas sed la gepatroj zorgos ilin dum alia monato.

Kutimoj redakti

La birmaj birdoj estas populacioj de loĝantaj birdoj, la nordaj migras trans Himalajo ĉu en Barato ĉu en Irano. Dum parigadaj ceremonioj ili krias akre kaj laŭte, sed dum alia tempo temas pri silenteca specio. Ili flugas rapide.

Sistematiko redakti

Tiu specio estas la plej malfacile situebla maraglo. Inter la specioj de tiu genro, ĝi ne havas proksimajn vivantajn parencojn. Analizoj per DNA ne fidinde sugestas filogenian lokon por ĝi inter maragloj. Tamen iome da informo povas esti skizita el la molekula informaro, kaj ĉefe el morfologio kaj biogeografio:

Tiu specio pluhavas la praulajn malhelajn okulojn, bekon kaj kalkanumojn el la unuaj maragloj, kunhavataj kun la pli malnova tropika stirpo. Ĝi estas pekuliara ĉar ĝi havas nigran strion fine de la vosto ĉe plenkreskuloj, simile al juna Madagaskara fiŝaglo (kiu aspektas kiel pli malgranda, pli malhela versio de tiu birdo, sed ne estas tre proksime rilataj). Ties distribuado indikas, ke tiu specio evoluis sufiĉe sendepende el aliaj maraglaj stirpoj, sed la molekula informaro provizore sugestas, ke ĝi estas eble pli proksima al la specioj de la Holarkto.

Ili diverĝis el sia komuna praulo kun aliaj specioj tuje post la holarkta kaj la tropika stirpoj disiĝis. Depende el la interpretado de maragla fosilio el ebla komenca Oligoceno el Egiptio, tio okazis probable je la frua komenco de la Oligoceno, iome inter 34 kaj 25 mj. Ŝajne tiu specio plenumis sian nunan teran distribuadon pekuliaran inter maragloj pro la kolizio de la Hindia Plato kun Eŭrazio.

Tiele, kvankam la preciza epoko ne estas bone solvita, estas tre certa, ke la Palasaj maragloj estas posteuloj de la maragloj kiuj loĝis en nordokcidento de la Golfo de Bengalo kiam ĝi estis markolo separanta kontinentan Azion el Barato, kiu ankoraŭ estis insulo tiame.

Konservado redakti

La konservostatuso de tiu specio estas Vundebla, iom endanĝerigita, ĉar restas nur ĉirkaŭ 2,500 ĝis 10,000. Krom rekta mistrakto, homoj kaŭzas habitatodetruon per poluado, sekigado kaj troa fiŝkaptado. Krome en Barato tiu maraglo estas minacata ankaŭ de disvastigo de Akvohiacinto (specioj Eichhornia) kiu kreskas en riveroj kaj lagoj malhelpante predadon.

La granda teritorio estas trompiga, ĉar la Palasa fiŝaglo estas rara kaj izolata en sia teritorio kaj povas ne reproduktiĝi en grandaj areoj el ĝi.

Referencoj redakti

  1. Etimologio: Haliaeetus, nova latino por "maraglo". leucoryphus, "blankakapa", el antikva greka leukos "blanka" + corypha, "kapo".

Literaturo redakti

Cititaj tekstoj
  • doi, 10.1016/S0305-1978(96)00049-X

Eksteraj ligiloj redakti

  • ARKive -

bildoj kaj filmoj de Blankstriovosta maraglo (Haliaeetus leucoryphuscana) Arkivigite je 2006-04-22 per la retarkivo Wayback Machine