Buteenoj
(Alidirektita el Buteonenoj)
Buteoninae aŭ Buteenoj (ankaŭ Buteonenoj) estas subfamilio de rabobirdoj kiuj konsistas el mezaj al grandaj larĝaflguilaj specioj.
Buteenoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amerika Reĝa aglo
(Aquila chrysaetos canadensis) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Buteoninae ( [[]], [[]]) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ili havas grandajn povegajn hokoformajn bekojn por disŝiri viandon el siaj predoj, fortajn krurojn kaj povegajn kalkanumojn. Ili havas ankaŭ tre akran vidkapablon kiu permesas ilin lokigi eventualajn predojn eldistance.
Tiu subfamilio enhavas buteojn, verajn aglojn kaj maraglojn.
Sistematiko
redaktiSUBFAMILIO BUTEENOJ
- Genro Geranoaetus - Nigrabrusta buteaglo
- Genro Buteo - veraj buteoj (de Nordameriko aŭ Eŭropo): preskaŭ 30 specioj (probable parafiletikaj, povus inkludi Leucopternis parte kaj Parabuteo)
- Genro Parabuteo - Ruĝecŝultra buteo
- Genro Buteogallus - krabagloj aŭ buteogaloj: 5 specioj (probable parafiletikaj, povus inkludi Leucopternis parte kaj Harpyhaliaetus)
- Genro Busarellus - Nigrakola busarelo
- Genro Leucopternis - grizaj buteoj (probable parafiletikaj)
- Blankabrova buteo (Leucopternis kuhli)
- Blankakola buteo (Leucopternis lacernulatus)
- Nigrokula buteo (Leucopternis melanops)
- Grizdorsa buteo (Leucopternis occidentalis)
- Plumbobuteo (Leucopternis plumbeus)
- Malheldorsa buteo (Leucopternis polionotus)
- Stributeo (Leucopternis princeps)
- Ardezbuteo (Leucopternis schistaceus)
- Duonplumba buteo (Leucopternis semiplumbeus)
- Blanka buteo (Leucopternis albicollis)
- Genro Kaupifalco - Unustria buteo
- Genro Butastur
- Akrida buteo, Butastur rufipennis
- Blankokula buteo, Butastur teesa
- Ruĝecflugila buteo, Butastur liventer
- Grizvanga buteo, Butastur indicus
- Genro Harpyhaliaetus - solagloj
- Krona solaglo, Harpyhaliaetus coronatus
- Monta solaglo, Harpyhaliaetus solitarius
- Genro Harpia - Amerika harpio
- Genro Pithecophaga - Filipina aglo
- Genro Harpyopsis - Papua harpio
- Genro Oroaetus
- Nigrabruna spizaeto, Oroaetus isidori
- Genro Spizastur
- Nigrablanka spizaeto, Spizastur melanoleucus
- Genro Spizaetus krestaj spizaetoj: ĉirkaŭ 4 specioj
- Genro Nisaetus - ĉirkaŭ 9 specioj
- Genro Lophaetus - Longkresta aglo (eble juna sinonimo de Ictinaetus)
- Genro Stephanoaetus - Kronaglo
- Genro Polemaetus - Militaglo
- Genro "Hieraaetus" - akcipitragloj: 3 specioj; Genronomo nedisponebla aŭ apartenas al Aquila
- Genro Lophotriorchis - Ruĝecventra aglo
- Genro Aquila - veraj agloj: ĉirkaŭ 12 specioj; parafiletika
- Genro Ictinaetus - Nigra aglo
- Genro Haliaeetus - maragloj kaj brunaj fiŝagloj: 8 specioj
- Genro Ichthyophaga - grizaj fiŝagloj: 2 specioj
- Genro Harpagornis - povus aparteni al Aquila
- Aglo de Haast, Harpagornis moorei (formortinta)