Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stributeo
Stributeo
Stributeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leucopternis
Specio: L. princeps
Leucopternis princeps
(Sclater, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Stributeo (Leucopternis princeps) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj foje kun grizaj partoj. Ĝi estis konata ankaŭ kiel Nigrabrusta buteo.

Ĝi troviĝas en Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Panamo, kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Oni supozas, ke ekzistas 10,000 al 100,000 Stributeoj en Centra kaj Suda Ameriko. La Stributeoj estas la plej grandaj el la genro Leucopternis kaj loĝas ĉefe en densaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montaraj areoj. La karaktera plumaro nigra strieca kun blanka ventro estas unika inter la arbaraj buteoj de Leucopternis.

Taksonomio kaj EvoluoRedakti

Phillip L. Schlater unue klasigis la Stributeon en 1865. Stributeoj estas en la familio de Akcipitredoj kiuj enhavas akcipitrojn, aglojn kaj malnovmondajn vulturojn. [1] La genro, Leucopternis, signifas Neotropikajn (biogeografia regiono de Ameriko kiu etendas suden al la Tropiko de Kankro kaj inkludas Meksikon, Centran kaj Sudan Amerikon, kaj Karibion [2]) akcipitrojn. Juŝaj studoj uzante DNA analizis la filogenion de tiu genro. Tiuj fakuloj trovis, ke la nigrablanka plumaro de la genro Leucopternis evoluis almenaŭ dufoje, kaj la disvastigata etendo de tiu plumarbildo povus esti rezulto el plumarkonverĝo en arbaraj areoj.[3] En klasika taksonomio, la blankanigra plumarmodelo estis troemfazita al la grupigo de Leucopternis kaj tiuj plumarmodeloj sole povus ne esti fidindaj taksonomiaj markiloj en tiu familio.[4]

Fizikaj karakterojRedakti

L. princeps estas la plej granda de la genro aspekte nigra kun ununura blanka vostobendo el supre. La nigra strieco kaj blankaj subaj partoj kaj subflugiloj kontrastas kun la nigraj gorĝo, centra brusto, kaj flugilplumoj.[5] Stributeoj havas fortikecan grizan bekon kiu faras ilin aspekti ke ili havas fortikan kapon; la vaksaĵoj estas klare flavaj.[5] Ankaŭ la fingroj estas flavaj kun nigraj ungoj. Membroj de tiu genro estas pli malgrandaj ol plej parto de malnovmondaj akcipitredoj, kio permesas ilin manovri tra la densa arbarkanopeo pli facile. La Stributeoj estas ekzemploj de klara seksa dimorfismo, ĉar la ino estas pli grandaj ol la maskloj. L. princeps pezas ĉirkaŭ 1 kg kaj havas enverguron de 364-367 mm ĉe maskloj kaj de 380–388 mm ĉe inoj.[5] Ili havas tre grandajn flugilojn kaj mallongan voston: la enverguro estas 2.2 fojojn la totala longo de la birdo.[6] La korpo de Stributeoj estas malhelgriza kun blankaj brusto (escepte centra supra) kaj ventro. Tie estas uniforme malferma nigra fajna strieco, de kie venas la komuna nomo de tiu specio. La blankanigra plumaro estas komuna ĉe la genro Leucopternis kaj estas unika inter la arbaraj akcipitredoj de Amerikaj Neotropikoj.

La alvoko de L. princeps inkludas altatonan kriadon aŭ fajfadon, raŭkajn “ŭii”, “jip”, “dit”, kaj ”ŭiip”.[7] La Stributeoj estas kutime bruemaj dum ŝvebado en aero.

Distribuado kaj habitatoRedakti

Tiu specio de akcipitredoj havas ampleksan teritorion de 350,000 km2. La Stributeoj estas ĉefe kariba specio de mezaj altitudoj,[7] kaj troviĝas en Kostariko, Peruo, kaj Panamo kaj en ambaŭ flankoj de Andoj en norda Ekvadoro kaj okcidenta Kolombio. Subtropikaj aŭ tropikaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj estas la natura habitato de la Stributeo. Ili loĝas inter 300 kaj 2,500 m alte kaj estas plej abundaj en la altogamo de 900–1600 m.

KutimaroRedakti

L. princeps ĉasas ĉefe en la kanopeo kaj laŭlonge de montararbaroj. La ĉastekniko de la Stributeoj enhavas kaj aktivajn kaj neaktivajn aktivaĵojn. Tiuj akcipitredoj povas esti vidataj silentece ripozantaj sur branĉo serĉante predon aŭ kutime ŝvebante bruece en la ĉielo laŭ grupoj de du aŭ pliaj.[5] Stributeoj rare forlasas la arbaran regionon por ĉasi sed povas ĉasi laŭlonge de arbarbordoj.[8] Ili rapide kaj silente flugas el branĉo al branĉo, dum ĉasado en arbaro. Dumripoze ili estas kutime mezalte supergrunde kaj estas ofte ĉasontaj malrapidajn predojn kiaj ranoj, serpentoj, malgrandaj mamuloj kaj birdoj, kaj grandaj insektoj.

NotojRedakti

  1. Raposo do Amaral, Fabio S., Matthew J. Miller, Luis F. Silveira, Eldredge Bermingham, kaj Anita Wajntal. "Polyphyly of the hawk genera Leucopternis and Buteogallus (Aves, Accipitridae): multiple habitat shifts during the Neotropical buteonine diversification." BMC Evolutionary Biology 6 (2006).
  2. "Neotropics." The Free Dictionary. 2003. Farflex. 13an Apr. 2009 <http://www.thefreedictionary.com/Neotropics>.
  3. Raposo do Amaral, Fabio S., Matthew J. Miller, Luis F. Silveira, Eldredge Bermingham, kaj Anita Wajntal. "Polyphyly of the hawk genera Leucopternis and Buteogallus (Aves, Accipitridae): multiple habitat shifts during the Neotropical buteonine diversification." BMC Evolutionary Biology 6 (2006).
  4. Raposo do Amaral, Fabio S., Matthew J. Miller, Luis F. Silveira, Eldredge Bermingham, kaj Anita Wajntal. "Polyphyly of the hawk genera Leucopternis and Buteogallus (Aves, Accipitridae): multiple habitat shifts during the Neotropical buteonine diversification." BMC Evolutionary Biology 6 (2006).
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Brown, Leslie, kaj Dean Amadon. Eagles, Hawks, and Falcons of the World. Vol. 2. New York: McGraw-Hill, 1968.
  6. Ferguson-Lees, James, David A. Christie, KIm Franklin, Phillip Burton, kaj David Mead. Raptors of the world. Boston: Houghton Mifflin, 2001.
  7. 7,0 7,1 Slud, Paul. The Birds of Costa Rica. New York: American Museum of Natural History, 1964.
  8. Brown, Leslie. Birds of Prey: Their Biology and Ecology. New York: A&W Publisher, 1956.

ReferencojRedakti