Blankakola buteo
La Blankakola buteo (Leucopternis lacernulatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj.
Blankakola buteo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakola buteo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leucopternis lacernulatus (Temminck, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Distribuado kaj habitato
redaktiTies natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj de atlantikaj regionoj, montararbaroj kaj plantejoj.
Ĝi estas endemia de Brazilo kaj minacata pro habitatoperdo.
Aspekto
redaktiĈe tiu specio la kapo kaj subaj partoj estas tutblankaj, dumfluge ĝi povas esti konfuzata eĉ kun kolomboj, la dorso estas nigreca. La flugiloj estas nigraj. La vosto estas mallonga kaj blanka, kun la bazo mallarĝa nigra antaŭfina bendo. Pro ties tutblankeco tiu specio rimarkindas de malproksime. Ĝi estas 43 al 52 cm longa, kun enverguro de 96 cm, flugilo de 295 mm, vosto de 157 mm, beko de 23 mm kaj tarso de 85 mm.
Manĝo
redaktiTiu specio manĝas insektojn, araneojn kaj aliajn senvertebrulojn aŭ malgrandajn vertebrulojn kiaj serpentetoj, roduloj aŭ lacertetoj.[1] Ĝi estas oportunema manĝanto kiu nutras sin el predoj elirigitaj de armeformikoj, simioj, koatioj aŭ eĉ homoj.
Reproduktado
redaktiDum la reprodukta sezono ili konstruas neston el sekaj bastoneteroj en alta arbo.
La Blankakola buteo loĝas en la Atlantika Arbaro de Orienta Brazilo ĝis Santa Catarina. Ankaŭ ĉe Alagoas, Paraíba, Bahia, Rio de Janeiro, São Paulo, Paraná, Santa Catarina, Minas Gerais kaj Espírito Santo. En Paraná estas konsiderata rara specio kun ege malmultaj vidaĵoj, ĉiuj el ili en la atlantika arbaro, kie ŝajne ili preferas la praregionojn.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Leucopternis lacernulatus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
- ↑ BirdLife International (2008) Species factsheet: Leucopternis lacernulatus Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 2an de oktobro, 2008
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine