La Blankokula buteo (Butastur teesa) estas mezgranda rabobirdo, nerilata al la veraj buteoj de la genro Buteo, troviĝanta en Suda Azio. Plenkreskulo estas karaktera, havanta ruĝecan voston, distingan blankan irison (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo) kaj blankan gorĝon kun kontrasta meza strio kaj bordate de malhelaj mustaĉaj strioj. La kapo estas bruna kaj la mezaj kovriloj de supraj flugiloj estas helaj. Ili ne havas la tipajn karpajn makulojn troviĝantajn en la subflugiloj de la veraj buteoj sed la flugilstrieco ŝajnas malhela kontraste kun la flugilplumoj. Ili ofte staras rekte sur ripozejoj dum longaj temperoj kaj ŝvebas super termikoj serĉe de insektoj kaj malgrandaj vertebruloj. Ili estas voĉemaj dum la reprodukta sezono kaj oni povas aŭskulti foje la kunalvokojn de kelkaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankokula buteo
Blankokula buteo, plenkreskulo, Naturrezervejo Kaval, Barato
Blankokula buteo, plenkreskulo, Naturrezervejo Kaval, Barato
Blankokula buteo, plenkreskulo
Blankokula buteo, plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Butastur
Specio: B. teesa
Butastur teesa
(Franklin, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Rekta ripozado

Tiu svelta kaj malgranda agleto estas facile identigebla pro sia blankaj irisoj krom la blanka gorĝo kaj malhela meza strio. Foje videblas blanka punkto en la kapodorso. Dum ripozado la flugilpintoj preskaŭ atingas la vostopinton. La vaksaĵoj estas distinge flavaj kaj la kapo estas malhela kun subaj partoj malhele striecaj. Dumfluge la mallarĝaj flugiloj ŝajnas rondoformaj kun nigraj flugilpintoj kaj la flugilstrieco aperas malhela. La supraj flugiloj dumfluge montras palan strion super la bruna koloro. La ruĝeca vosto estas strieca kun pli malhela subfina bendo. Junuloj havas la irisojn brunecajn kaj ties frunto estas blankeca kaj povas esti larĝa superokulo.[1] La nura konfuzo povas okazi en lokoj kie ĝi koincidas kun la Grizvanga buteo (Butastur indicus), kies plenkreskuloj havas distingan blankan superokulon.[2][3] La idoj estas ruĝecbrunaj malkiel plej parto de aliaj lanugaj rabobirdidoj kiuj kutime estas blankaj.[4]

La specifa nomo teesa devenas el ties nomo en hindia.[5] La nomo Butastur estas uzata por indiki ke ĝi estas inter la buteoj de la genro Buteo kaj Astur, kiu estas malnova nomo por paserakcipitroj. Studoj laŭ molekula filogenio sugestas, ke la genro estas frata grupo de Buteonenoj.[6]

Distribuado kaj habitato redakti

 
Kapo en detalo. White-eyed-Buzzard Tadoba-Andhari-Tiger-Reserve Maharashtra India 30.12.2012
 
Blankokula buteo, dumfluge, notu la pli malhelan flugilstriecon kaj la nigrajn pintojn de unuarangaj
 
Blankokula buteo, plenkreskulo, Naturrezervejo Kaval, Barato.

Tiu specio estas amplekse distribuata en Suda Azio, tra Barato en ebenaĵoj kaj etende ĝis 1000 m ĉe Himalajo. Ĝi estas loĝanta en Irano, Pakistano, Nepalo, Bangladeŝo kaj Birmo. Ĝi forestas el Srilanko kaj probable forestas el Andamanoj. Ĝi estas somera vizitanto en nordorienta Afganio. Ĝi troviĝas ĉefe en ebenaĵoj sed povas esti ĝis 1200 m en deklivoj de Himalajo.[2]

La kutima habitato estas en seka, malferma arbaro aŭ terkultivejo. Ili estas nombraj en kelkaj areoj sed malpliiĝantaj.[2] Studo de fine de la 1950-aj jaroj ĉirkaŭkalkulis 5000 birdojn proksime de Delhi en areo de ĉirkaŭ 50,000 km2.[7]

Kutimaro kaj ekologio redakti

Tiu specio estas kutime vidata dum ŝvebado soleca super termikoj aŭ kviete ripoze. Ankaŭ povas esti vidataj grupoj de 2 aŭ 3 individuoj. Ili havas miaŭan alvokon aŭ descendan fajfon (priskribata kiel pit-ŭiia[8]) kiu ripetiĝas kiam la paroj ŝvebas.[2] Ili estas voĉemaj en la reprodukta sezono.[9]

Ili manĝas ĉefe lokustojn, akridojn, grilojn kaj aliajn grandajn insektojn same kiel musoj, lacertoj kaj ranoj. Ili povas ankaŭ predi krabojn el ĉe humidejoj[10] kaj oni konstatis ke ili eĉ kaptas pli grandajn predojn kiaj la Nigranuka leporo (Lepus nigricollis).[11]

La reprodukta sezono estas februaro al majo. La nesto estas izola platformo el bastoneteroj ne malsimila al tiu de korvo, foje sur senfolia arbo.[12] La kutima ovaro estas de 3 ovoj, kiuj estas blankaj kaj kutime senpunktaj.[13] Ambaŭ seksoj kunrespondecas pri nestokonstruo kaj idozorgado; nur la ino kovas dum ĉirkaŭ 19 tagoj ĝis eloviĝo.[14][15][16]

Oni priskribis specion de endoparazita platihelminto el la hepato de tiu specio.[17] Oni izolis ankaŭ protozoojn kiuj apartenas al genro Atoxoplasma kaj loĝas en la sangofluo de tiu specio.[18] Kiel plej parto de birdoj ili havas specializitajn ektoparazitajn birdopedikojn kiaj Colpocephalum zerafae kiuj estas konataj ankaŭ el aliaj rabobirdoj.[19]


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Hume, AO. (1869) My Scrap Book: Rough notes on Indian oology and ornithology. Baptist Mission Press, Calcutta, p. 286–288.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 100–101.
  3. Clark,William S; Schmitt,N John (1992). “Flight identification of indian raptors with pale bars on upper wings”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (1), p. 1–3. 
  4. Gnanaselvan, P (1992). “Nesting of the White-eyed Buzzard-Eagle in Pudukudi, Thanjavur District”, Newsletter for Birdwatchers 32 (7&8), p. 16–17. 
  5. Jerdon, TC. (1862) The Birds of India. volume 1. Military Orphan Press, Calcutta, p. 92–93.
  6. Lerner, HRL; Matthew C. Klaver, David P. Mindell (2008). “Molecular Phylogenetics of the Buteonine Birds of Prey (Accipitridae)”, The Auk 125 (2), p. 304–315. 
  7. Galushin VM (1975). “A comparative analysis of the density of predatory birds in two selected areas within the Palaearctic and Oriental regions, near Moscow and Delhi”, Emu 74, p. 331. 
  8. Whistler, Hugh. (1949) Popular handbook of Indian Birds. Gurney and Jackson, p. 366–367.
  9. Dewar, Douglas. (1912) Jungle Folk: Indian natural history. John Lane, p. 32–36.
  10. Mackenzie, K (1894). “Food of the white-eyed buzzard”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 9 (1), p. 101. 
  11. Javed,Salim (1995). “Hare in the diet of White-eyed Buzzard Eagle Butastur teesa (Franklin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 92 (1), p. 119. 
  12. Kanoje, R (1997). “Nesting site of white-eyed buzzard in Kanha National Park”, Newsletter for Birdwatchers 37 (5), p. 90. 
  13. Blanford, WT. (1895) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. Volume 3. Taylor and Francis, p. 362–364.
  14. Soni, RG (1993). “Breeding of White-eyed Buzzard in the Thar Desert”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 90 (3), p. 506–507. 
  15. Hume, AO. (1890) The nests and eggs of Indian birds. Volume 3. R H Porter, London, p. 158–161.
  16. Ali S & SD Ripley. (1978) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 1, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 256–258.
  17. Dharejo, A.M. Bilqees, F.M. Khan, M.M. (2007). “Uvitellina teesae, new species (Digenea: Cyclocoelidae) from liver of white-eyed buzzard Butastur teesa (Accipitridae), in Hala, Hyderabad, Sindh, Pakistan”, Pakistan Journal of Zoology 39 (6), p. 385–388. 
  18. Levine, Norman D (1982). “The Genus Atoxoplasma (Protozoa, Apicomplexa)”, Journal of Parasitology 68 (4), p. 719–723. doi:10.2307/3280933. 
  19. Tendeiro, J (1988). “Etudes sur les Colpocephalum (Mallophaga, Menoponidae) parasites des Falconiforms 1. Groupe zerafae Price & Beer”, Bonn. Zool. Beitr. 39, p. 77–102. 

Literaturo redakti


Eksteraj ligiloj redakti