Longkresta aglo

(Alidirektita el Lophaetus)

La Longkresta aglo (Lophaetus occipitalis) estas rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj, ĝi estas en la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas kutime lokigita en la monotipa genro Lophaetus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longkresta aglo
Longkresta aglo, Nacia Parko Serengeti, Tanzanio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Lophaetus
Specio: L. occipitalis
Lophaetus occipitalis
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas mezgranda birdo (ĉirkaŭ 55 cm), tutnigra (ege malhelbruna de proksime) kun blankaj markoj en vosto, griza beko kun flavaj vaksaĵoj kaj komisuroj kaj ankaŭ flavaj piedoj kun nigrecaj ungoj kaj plumaj kruroj kiel ĉe la membroj de la genro “Aquila”. La plej karaktera eco estas tre longa kresto kiu leviĝas el la nuko al la kapopinto. La komuna nomo kaj la latina scienca nomo occipitalis aludas al tiu. La irisoj estas flavoranĝecaj.

Ĝi troviĝas en Afriko sude de Saharo, escepte en la aridaj zonoj. En suda Afriko ĝi estas komuna specio de loĝantaj birdoj en la orientaj areoj. Ĝi loĝas en arbaroj, ekzotaj plantejoj, arbarbordoj kaj ĉefe manĝas rodulojn kaj sorikojn.

Referencoj redakti