La Duonplumba buteo (Leucopternis semiplumbeus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj foje kun grizaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duonplumba buteo
Duonplumba buteo
Duonplumba buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leucopternis
Specio: L. semiplumbeus
Leucopternis semiplumbeus
(Lawrence, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Honduro, kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

La Duonplumba buteo estas malgranda birdo, averaĝe ĉirkaŭ 12-13 colon longa[1] (proksimume la grando de turfalkokolombofalko). La Duonplumba buteo estas facile identigebla pro sia rimarkinda oranĝa vaksaĵo kaj nigreca masko[2]. Ankaŭ la kruroj estas oranĝecaj, dum la irisoj estas flavaj. Ĝenerale la supraj partoj estas plumbogrizaj (de kio la komuna nomo kaj la latina scienca nomo) kaj la subaj partoj estas tre purblankaj sen strieco.

Rare vidata dumfluge, tiuj akcipitredoj tipe ripozas silente sur alta branĉo, atende predon [3]. La Duonplumba buteo ofte sekvas arojn de armeformikojn por kapti fortimigitajn birdojn, [4] kiuj, kun aliaj malgrandaj kantobirdoj, formas grandan parton de ties dieto. La ĝenerala populacio de Duonplumba buteo estas malgranda – ĉirkaŭkalkulata je 1,000 al 10,000 maturaj birdoj – kaj malpliiĝanta[5].

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Henderson, Carrol L. "Birds of Costa Rica." University of Texas Press, 2002 and 2010. pg 71
  2. Henderson, Carrol L. "Birds of Costa Rica." University of Texas Press, 2002 and 2010. pg 71
  3. Henderson, Carrol L. "Birds of Costa Rica." University of Texas Press, 2002 and 2010. pg 71
  4. Henderson, Carrol L. "Birds of Costa Rica." University of Texas Press, 2002 and 2010. pg 71
  5. BirdLife International 2009. [1] Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine.