Sanforda maraglo
La Sanforda maraglo (Haliaeetus sanfordi), foje nomata kiel Sanforda fiŝaglo aŭ Salomona aglo, estas birdospecio de la grupo de maragloj endemia de la Salomonoj. La nomo "maraglo" estas preferata, por distingi tiun specion de la genro Haliaeetus el la tre proksime rilataj Ichthyophaga aŭ veraj fiŝagloj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Haliaeetus sanfordi (Mayr, 1935) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
![Solomonislands1965eagle2sh-sg122.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/Solomonislands1965eagle2sh-sg122.jpg/312px-Solomonislands1965eagle2sh-sg122.jpg)
Aspekto
redaktiLa Sanforda maraglo estis malkovrata de kaj nomata laŭ Dro. Leonard C. Sanford, konsilisto de la Usona Muzeo de Natura Historio. La unua priskribo estis farata de Ernst Mayr en 1935.
La specio povas atingi longon el 70 al 90 cm kaj pezon el 1.5 al 2.7 kg. La enverguro estas de 165 al 185 cm. Ĝi estas la ununura granda predanto de la Salomonoj. Tiu agloj loĝas en marbordaj arbaroj kaj lagoj ĝis altitudo de ĉirkaŭ 1500 m smn.
La plumaro estas blankecbruna al brilbruna en kapo kaj kolo. La subaj partoj estas brunaj al ruĝecbrunaj kaj malhelbrunaj. La supraj partoj estas malhelbrunaj al grizecnigraj. La okuloj estas brilbrunaj. Unika inter maragloj, tiu specio havas kompletan malhelan voston tra sia tuta vivo.
La reprodukta sezono estas el aŭgusto al oktobro. La kutima ovodemetado konsistas el du ovoj.
La dieto konsistas ĉefe el tajda kadavraĵo, fiŝoj, moluskoj, kraboj, testudoj kaj marserpentoj, kaj pli rare birdoj kaj fruktovespertoj kaptataj en la pluvarbara kanopeo. Ĝi estis konstatita manĝanta oportuneme ankaŭ la marsupialan specion Orienta falangero.
Ĝi formas superspecion kun la Blankaventra maraglo. Kiel ĉe aliaj maraglaj speciparoj, la alia taksono estas blankakapa. Tiu du estas genetike tre proksimaj, ŝajne ties stirpoj separiĝis ne antaŭ pli da 1 mj, probable nur en la meza Pleistoceno, antaŭ 100,000 jaroj. Ambaŭ kunhavas malhelajn bekon, ungojn, kaj okulojn kun aliaj maragloj de Gondvano.
Tiu aglo estas ofte ilustraciita en poŝtmarkoj de la Salomonoj.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- BirdLife International (2008). Haliaeetus sanfordi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2010.4. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 2011-05-31.
- Species factsheet: Sanford's Sea-eagle Haliaeetus sanfordi. birdlife.org. BirdLife International (2011). Arkivita el la originalo je 2011-06-22. Alirita 2011-05-25 .
- Cititaj verkoj
- (1994) Handbook of the Birds of the World 2. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-15-6.
- doi, 10.1071/MU00913.
- doi, 10.1016/S0305-1978(96)00049-X.