Figura muziko estas male al la unuvoĉa ĥoralo la kontrapunkte plurvoĉe metita muziko de la 14-a ĝis 16-a jarcentoj. En la muziko de la 17-a kaj 18-a jarcentoj la termino signifas ankaŭ la melodian ornamadon de (ĥoral-)melodio ekzemple je orgenaj ĥoralpreludoj. Ĥoroj prezentantaj figuran muzikon ofte nomiĝas figurmuzika ĥoro.