Malfermi la ĉefan menuon

Furio Dionizo Filokalo

(Alidirektita el Filokalo)
Nomo = Furio
kromnomo = Dionizo Filokalo
sekso = vira
epoko = 4-a jarcento
naskiĝoloko =
mortoloko =
Aktiveco1 = literaturisto
aktiveco2 = pentristo
nacio = romano
Titolpaĝo kaj Dediĉo el Barberini MS. La tekstoj diras: "Valentino, floru die" (supre), "Furio Dionisio Filokalo ilustraciis tiun verkon" (en trianguloj), "Valentino, ĝuu legante tion ĉi" (ĉefe afiŝe), maldekstre "Valentino, vivu longe kaj floru", dekstre "Valentino, vivu longe kaj ĝuu".

Filokalo estis kaligrafo de papo Damaso la 1-a (366 - 383) kaj aŭtoro en 354 de roma kalendaro kiu atingis nian epokon.
Filokalo estis kristana, sed en sia redaktita kalendario li inkluzivis multajn romajn festojn. Temas, ĉiukaze, pri la plej antikva kristana kalendaro konata.
Li estis ankaŭ aŭtoro de la epigrafoj skribitaj sur grandaj marmoraj slaboj lokigitaj sur tomboj de la martiroj, monumentigitaj de Lia papa moŝto Damaso la 1-a. El tiuj epigrafoj konserviĝis tridekoj pli aŭ mlpli integraj dum aliaj kvindekoj estis transskribitaj sur mezepokaj kodeksoj kiuj atingis nian epokon.

BiliografioRedakti

  • Michele Renee Salzman, Filocalus, Furius Dionysius. En: Der Neue Pauly (DNP). vol4, Metzler, Stuttgart 1998, ISBN 3-476-01474-6.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti