Fimo-pasto

polimera modlopasto

Fimo-pasto [1] (aù Fimo-modlopasto, Fimopolimera pasto) estas pasto uzita por la fabrikado de malgrandaj dekoraciaj objektoj. Ĉar temis pri la plej vastigita marko, la vorto Fimo estas ofte uzita kiel malspecifa vorto por indiki la polimeran paston en preskaù ĉiuj lingvoj. Oni povas uzi ĝin ekde antaŭ 2015.

Komponantoj redakti

La pasto FIMO enhavas aldonaĵojn, pulvoron de plasto (PVC), plumbon (sandanĝera). Laŭ Fimo, la pasto estis toksa ĝis 2006 sed, de tiam la ftalatoj estis retiritaj por havi pli sanan produkton, kun la celo permesi al la artistoj labori sen risko.

Fimo-pasto estas ne toksan sed necesas atentigi dum ĝia uzado por junaj infanoj kaj/aŭ dum la kuirado.

Kreado redakti

 

La polimeraj pastoj povas servi por la kreo de diversaj juveloj. Oni povas, ekzemple, krei orelringojn, kolierojn, ringojn, ŝlosilringojn kaj diversajn figuretojn. Post unua uzado ĝi havas daŭron de konservado en aero ĝis du monatoj sen sekigado. Oni povas modli ĝin kaj plilongigi la paston kiel oni volas. Ĝi tamen ne konvenas en kontakto kun nutraĵoj. Ekzistas multnombraj teknikoj por plibonigi la aspekton.

Kuirado redakti

Post la modlado de la pasto, oni metas en forno je 110 gradoj, dum tempo laŭ la fabrikanto.

Por optimuma rezulto estas bone laki ĝin.

Ekzistas pluraj tipoj de Fimo-pastoj.

 
Feino farita el Fimo-pasto

Notoj redakti

Ekzistas juveloj pri la temo Esperanto per Fimo-pasto (Parizo 2023)

Referencoj redakti

  1. En ĉiuj lingvoj de Vikipedio, oni uzas la vorton "Fimo", do ankaù en Esperanto iĝas Fimo-pasto.