Flabelo (el latina: flabellum: ventumilo, de flabrum: ventoblovo; plurale: flabella) estas tipo de granda ventumilo kun tenilo.

Flabeloj de la Antikva Egipto (en la centro, supre) kaj motivoj de lotuso. 1868, Novjorka Publika Biblioteko.

Laŭ Francisko Azorín flabelo estas Granda nefaldebla ventumilo de plumoj kun longa prenilo, uzata antikve por formeti insektojn k. hodiaŭ kiel insigno ĉe altrangulo.[1] Kaj li indikas etimologion el latina flabellum el flo (aero).[2]

La flabeloj estis uzataj ekde la antikveco en antaŭkristanaj ceremonioj kaj politikaj kaj religiaj. Poste ili ekformis parton ankaŭ de la ritaro de la kristana eklezio el tre frue.

Pro simileco, estas nomata flabelo ankaŭ la strukturo kun formo de ventumilo situa en la kvina kruro de la hufokraboj de la ordo Xiphosura, nome Limulus polyphemus.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti