Flago de Hispanio

(Alidirektita el Flago de Hispana Reĝlando)

La ŝtata flago de Hispanio estis adptita kun ĉiuj siaj nunaj elementoj la 5-an de oktobro 1981 post la aprobado de la leĝo kiu establis la lastan version de la nacia blazonŝildo. Ĝi estas dukolora flago kun tri horizontalaj strioj, ruĝa-flava-ruĝa, kaj la flava estas la duoblo de ĉiu el la aliaj. La flago estas rektangula.

Kvankam tiu estas la ununura oficiala flago de la ŝtato de Hispanio, pro la specifeco de ties loĝantaro (ankaŭ multaj katalunoj, eŭskoj kaj aliaj konsideras sin aparta nacio, dum Hispanio estus nur ŝtato, multaj ne rekonas sin identigitaj per tiu oficiala flago kaj preferas proprajn naciajn aŭ regionajn. Tio okazas ne nur ĉe personaj niveloj, sed ankaŭ ĉe institucioj, kio ofte estas kialo de politikaj polemikoj, kiaj tiuj nomitaj "guerra de banderas" (flagomilito) ekzemple en Eŭskio, kio siavice estis kialo de tre preciza leĝa regularo pri la uzado de la diversaj oficialaj flagoj.

Dum la frankisma reĝimo la flago estis simila sed la blazono estis alia rekonebla facile pro nigra aglo. La ultradekstremaj tendencanoj ankoraŭ uzas tiun flagon. Simile maldekstremaj partianoj de finigo de nuna monarkia reĝimo kaj establo de respublika sistemo uzas la historian trikoloran flagon de la Dua Hispana Respubliko.