Flago de Monmouthshire
La Flago de Monmouthshire estas la flago de Monmouthshire. Ĝi estis registrita ĉe "Flag Institute" kiel la oficiala flago de la provinco en 2011[1] kvankam ĝia origino datiĝas de la 6-a jarcento.
Flago de Monmouthshire | |
---|---|
flago de provinco aŭ subŝtato | |
Lando | Britio |
Uzo | 110000 |
Proporcio | 3:5 |
Priskribo | Fendita el lazuro kaj sablo semita per tri lilioj el oro |
Oficialigo | 30-a de septembro 2011 |
Historio
redaktiLa blazonaj ornamoj estas tiuj atribuitaj fare de mezepokaj heroldoj de Reĝo Inyr de la brita "Reĝlando de Gwent", de kiu Monmouthshire, iam konata kiel Wentset kaj Wentsland, devenas. Al la komunuma konsilio de Monmouth estis unue atribuitaj la blazonaj ornamoj en 1948 kaj ili estis enkorpigitaj en la blazonaj ornamoj de aliaj korpusoj tra la sinsekvaj jaroj. Ĝi estas desegno delonge asociita kun Monmouthshire kaj ĝi ankaŭ estas uzata hodiaŭ en la ŝildoj de la Diocezo de Monmouth kaj en tiuj de "Monmouthshire Council", "Blaenau Gwent Council" kaj de la rugbe-teamo "Monmouthshire County RFC".
Dezajno
redaktiLa "pantone" koloroj de la flago estas:
- Nigra
- Blua 300
- Flava 108
Referencoj
redakti- ↑ Monmouthshire Flag Registered. Association of British Counties (30 septembro 2011).
Eksteraj ligiloj
redakti- Flag Institute – Monmouthshire Arkivigite je 2012-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- The Monmouthshire Association – La flago de Monmouthshire