La nacia flago de Kolombio estis adoptita la 26-an de novembro 1863. Ĝi estas horizontala trikoloro el flava, blua kaj ruĝa koloroj. La flava strio estas en la supro kaj okupas la duonon de la flago kaj la blua kaj ruĝa prenas kvaronon de la tuta spaco.

La horizontaj strioj: flava, blua kaj ruĝa trikoloro estas proporcie 2:1:1. Ĝi kune kun la flago de Ekvadoro, ankaŭ venis de la flago de Granda Kolombio. Ĝi estas diferenca de la plejmulto de aliaj trikoloraj flagoj, aŭ vertikala aŭ horizontala, en havado de strioj kiuj ne estas samgrandaj. (Venezuelo, kies flago ankaŭ estas derivita de la sama fonto, elektis pli konvencian trikoloron kun egalaj strioj).