Flago de Usona Samoo

La Flago de la Teritorio de Usona Samoo estis adoptita la 24-an de aprilo 1960. La aglodonaco sur la flago reprezentas la rilaton de la nacio kun Usono. La aglo tenas tradiciajn simbolojn de potenco inter samoaj estroj en ĝiaj ungegoj.

Ĝi estas la nura flago en la mondo kiu havas ununuran triangulon kun ĝia bazo ĉe dekstra flanko de la flago. Multaj flagoj, kiel ekzemple tiuj de Ĉeĥio, Kubo kaj Sudafriko havas triangulojn kun la bazo sur la maldekstra flanko, dum la flago de Grenado havas triangulon kun ĝia bazo ĉe dekstra flanko, sed ĝi ne estas la sola triangulo en la flago, nek tuŝa la malproksiman dekstran flankon de la flago.