Flago de Vajomingo

La flago de Vajomingo konsistas el blanka silueto de usona bizono ĉe blua fono, kun blua kaj ruĝa bordo, kun la ŝtata blazono en la interno de la bizono. La flago estis adoptita en 1917 post dezajn-konkurso.

Flago de Vajomingo
Flago de Vajomingo
Flago de Vajomingo
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 7:10
Priskribo Silueto de usona bizono ku la ŝtata sigelo sur blua fono, ĉe la bordoj ruĝa strio
Oficialigo 4-a de marto 1917
vdr

La ruĝo estas simbolo de la indianoj kaj la sango de la pioniroj kiuj perdis sian vivon. La blanko estas simbolo de la pureco kaj honesteco.

La bluo estas la koloro de la ĉielo kaj malproksimaj montaroj. Ankaŭ ĝi reprezentas la fidelecon, justecon kaj virecon. La bizono estas simbolo por la loka faŭno, dum la blazono de Vajomingo ene de ĝi reprezentas la kutimon brulmarki la brutaron[1].

Referencoj redakti

  1. Znamierowski, A: The World Encyclopedia of Flags: The Definitive Guide to International Flags, Banners, Standards and Ensigns, page 199. Anness Publishing Ltd, 2006.