Flankaĵo (de prestipo)

En tipografio, flankaĵo de prestipo estas la zono inter la kapo kaj flanka rando de supra parto, la antaŭfiksita flanka spacaĵo, rezervita ambaŭflanke de la signobildo, por ke ĝi ne tuŝu siajn najbarojn en la linio.

Oni mezuras la flankaĵojn per la minimuma distanco de la signobildo ĝis la koncerna flanka rando.

Oni distingas la flankaĵojn dekstran kaj maldekstran; iliaj grandoj ofte estas malsamaj.

Oni ne konfuzu flankaĵojn kun maldensigokunŝovo, kiuj povas ŝanĝi la distancon inter najbaraj literoj en linio. Ĉe maldensigo kromaj spacaĵoj estas enŝovataj inter tipojn; ĉe kunŝovo oni fortranĉas pecojn de flankaĵoj, por korekti neregulan distancon interliteran.