Flava Kastelo (Sonneborn)
La Flava Kastelo (germane Gelbes Schloß) troviĝas en Sonneborn, strato Mühlstraße. Ĝi apartenis al komplekso kun la pereinta Schiefer-kastelo.
Flava Kastelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
konstruaĵo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 59′ 30″ N, 10° 35′ 18″ O (mapo)50.99160610.588295Koordinatoj: 50° 59′ 30″ N, 10° 35′ 18″ O (mapo) | ||||
| |||||
Historio
redaktiMale al la post la Dua mondmilito fare de la soveta administrado pro ideologiaj kialoj malkonstruita Schiefer-kastelo la Flava kastelo konserviĝis, verŝajne simple pro la fakto ke ĝi apartenis al aŭstralaj posedantoj. Ĝia nomo ŝuldiĝas al la karakteriza okra surkalkaĵo. Ankoraŭ dum la meza Mezepoko ĝi estis la ĉefa sidejo de la dinastio de Sonneborn, kiu estingiĝis en la 14-a jarcento.
En 1370 alvenis Friedrich von Wangenheim la maljuna, la unua el la dinastio de la Wangenheim-oj posedanta tiun ĉi kastelon. Ili gravis por la vilaĝo ĝis 1945. Tiam ili estis arestitaj kaj senproprietuligitaj laŭ la komunisma ideologiaĉo.
Priskribo
redaktiLa t.n. Flava kastelo estas konstruaĵo derivanta el trietaĝa rompŝtonkonstruaĵo, kies plej malsoba etaĵo konsistas el kovrita trabfakaĵo sub groptegmento. La kerno estas el la 16-a jarcento, kvankam estis alikonstruoj en 1661 kiel en 1763. La ŝanĝoj en la kuro de la 17-a jarcento farigis la gotaa ĉefa ĉasadomajstro Hans Ludwig von Wangenheim. La lastaj posedintoj estis la fratoj Edgar kaj Viktor von Wangenheim el la linio Hütscheroda. Post la morto de Edgar en 1941 Hans Heinz Freiherr von Wangehiem heredis ties parton duone. La alia duono ekapartenis al ties patrino kaj ties du fratinoj. Memoras la Wangenheim-ojn ĉekonstruaĵe ankoraŭ la blazona ŝtono super la segmenta arko de la enireja portalo, kie pluse videblas la blazono de la dinastio Kestiz.
Interne konserviĝis modesta baroka ŝtuparo kaj stukitaj plafonoj. Ekstere la tuton ĉirkaŭas akvofoso mezepoka. La komplekso staras sur duoninsulo ĉe la rivero Nesse.
Literaturo
redaktiSparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 230