La gento Flavia estis plebdevena familio ĉe Romio. Ties membroj estas unuafoje menciitaj dum la lastaj tri jarcentoj de la Respubliko. La unua el la Flavii kiu elstaris estis Marko Flavio, pleb-tribuno en 327 kaj 323 aK; tamen neniu Flavius atingis la rangon de konsuleco ĝis Gajo Flavio Fimbria en 104 aK. La gento iĝis elstara dum la unua jarcento (de nia erao), kiam la familio de Flavii Sabini postulis la imperian dignecon.

Sub la Imperio, la nombro de personoj kiuj portis tiun nomon iĝis tre granda, eble pro la granda nombro de libertinoj sub la Flavia dinastio de imperiestroj. Estis komuna praktiko ĉe libertinoj adopti la nomojn de ties patronoj, kaj tiele sennombraj personoj kiuj atingis la rangon de la romia ŝtataneco sub la Flaviaj imperiestroj adoptis la nomon Flavius, kiu estis poste trapasata al ties posteuloj.[1]

Dum la lasta periodo de la Imperio, la nomo Flavius ofte descendis el unu imperiestro al alia, komence el Konstancio, nome patro de Konstantino la Granda. La nomo iĝis tiom ĉiea ke ĝi estas foje traktita kiel praenomen (antaŭnomo), ĝis la etendo esti regule mallongigita Fl., kaj ĝi estas eĉ priskribita kiel praenomen en kelkaj fontoj, sed ĝi nenian estis uzita kiel persona nomo.

La majoritato de personoj nomitaj Flavius dum la fino de la Imperio ne povis descendi el la Flavia gento; kaj ja, la distingo inter nomoj kaj familiomoj estis perdita tiele ke ofte oni ne povas eĉ determini certece ĉu temas pri nomo aŭ postnomo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, William Smith, Eldonisto.