En la periodo de 1965 ĝis 1973 evidentiĝis nekapablo de la Fordismo kaj de Keynesismo (kejnsismo) superi la internajn kontradirojn de la kapitalismo. Tiuj malfacilaĵoj estas resumitaj per vorto "malfleksebleco". Kun la nafta krizo kaj la stagflacio de 70-a jaroj, la merkato malkreskis kaj ne povis plu apogi la malflekseblan amasan produktadon de Fordismo. Tiel, estis problemoj je aplikado de konstanta kapitalo kaj varia kapitalo rilata al amasa produktado. Ĉiam kiam la kapitalo pruvis trovi elirvojojn el la krizo, ĝin malhelpis la malfleksebla Keynesisma strukturo kiu aperis por superi antaŭajn krizojn kaj halti la socialisman danĝeron post la Dua mondmilito. La sindikatoj, antaŭe utilaj al interkonsento inter mastroj kaj laboristoj, estis tiam nedezirindaj malhelpoj. Ŝtataj institucioj kiuj antaŭe garantiis la kunlaboradon de laboristoj, ŝajnis, tiam, rezisti al kapitalo kaj perdis ilian funkcion al kapitalisma akumulado.

Adopto de fleksebla akumulo de kapitalo kiel modelo, devenis el bezono de kapitalismo superi la krizon kaj pligrandigi la gajnojn (profiton), kiu estas la motoro de la sistemo. Ĉi tiu modelo postulas malpligrandigi la kostojn de produktado, t. e., malpligrandigi la bezonon de aplikado de kapitalo. Oni malpligrandigis la konstantan kapitalon ne rilate al maŝinoj, sed rilate al strukturoj ligataj al amasa produktado, kiel la stoko. La forigo de stoko malpligrandigas la kostojn kaj pligrandigas la profiton. La komputilo permesis pli modernajn metodojn de kontrolo de skorto, plibonajn komunikojn kaj pli rapidan transportadon kaj tiuj permesis malpligrandajn stokojn. La japanoj komencis la novan metodon en 70-a jardeko. Ankaŭ aperis la koncepto "just in time" ([ĝast-in-tajm] ~ tujprete), t. e., produkti nur kion oni vendos tuje.

Se la kreska ciklo de kapitalismo kolapsiĝis en 1973, la merkato jam ne povus esti regulata de ŝtato kaj la transiro al nova akumula reĝimo signifas la sanĝon de regula modelo al kapitalo kaj al laboro. Komenciĝis la bezono pri ŝanĝoj en impostoj, leĝoj pri merkato kaj laboro. La merkato iĝis malstabila, la amasa produktado ne plu eblas. Malstabila merkato estas fleksebla, laŭ la necesoj de konsumo. La fleksebla produktado ne povas kunvivi kun malfleksebla leĝa sistemo.

La fleksebla akumulado de kapitalo fronte konfrontas la malflekseblecon de Fordismo. Ĝi bezonas flekseblajn laborajn procesojn, flekseblajn laborajn merkatojn, kaj flekseblajn konsumajn padronojn. Ĝi aperigis novajn produktajn sektorojn, novajn merkatojn kaj ĉefe, tre rapidan renovigon. La fleksebla akumulado kaŭzas malsimilajn padronojn de desvolvigo kaj pligrandigas la t. n. "sektoron de servoj".

La fleksebla akumulo, do, estas la nuna maniero de kapitalismo por superi siajn ciklajn krizojn kaj permesi la reproduktadon de kapitalo.

Vidu ankaŭ redakti