Flogistono

laŭ eksiĝinta scienca teorio, fajreca elemento, kiu liberiĝas el elemento dum brulado

La flogistono (latine phlogiston) estas, laŭ arĥaika scienca teorio, substanco kiu ebligas brulon.

PriskriboRedakti

Laŭ la flogistona teorio, brulo konsistas el formoviĝo de nevidebla substanco, nomita flogistono, el brulanta substanco al aero. Brulema substanco estas tia, ĉar ĝi enhavas multe da flogistono; en nebrulema substanco, flogistono mankas. Alivorte, brulado estas rapida senflogistoniĝo.

Brulo postulas aeron; kun malgranda kvanto de aero, brulado baldaŭ ĉesas. Laŭ la flogistona teorio, tio estas ĉar aero povas sorbi nur finian kvanton da flogistono. Ĉar malgranda kvanto de aero povas sorbi nur malgrandan kvanton da flogistono, la brulo ĉesas.

Laŭ la flogistona teorio, animala spirado estas procezo de malrapida eliĝo de flogistono el la animala korpo en aeron; simile, rustiĝo estas ankaŭ malrapida eliĝo de flogistono.

Kiam Daniel Rutherford malkovris nitrogenon en 1772, li rigardis lian malkovraĵon kiel plenflogistonan aeron. Nitrogeno ne subtenas brulon; tio estas ĉar, laŭ la flogistona teorio, nitrogeno jam havas la maksimuman kvanton da flogistono kaj ne povas sorbi pli da flogistono.

Simile, kiam Joseph Priestley malkovris oksigenon en 1774, li rigardis tiun kiel senflogistonan aeron. Oksigeno bonege subtenas brulon; tio estas ĉar, laŭ la flogistona teorio, oksigeno havas neniom da flogistono kaj tial bonege sorbas fologistonon.

Moderna scienca taksoRedakti

Fakte, la flogistona teorio ne estas vera; flogistinoj ne ekzistas. La moderna teorio de brulado estas iel mala ol la flogistona teorio: laŭ flogistona teorio, substanco (flogistono) eliĝas el brulantaĵo en aeron; laŭ moderna scienco, substanco (oksigeno) eniras el aero en brulantaĵon.

Historio kaj etimologioRedakti

 
Johann Joachim Becher, kiu inventis la flogistonan teorion

La nomo flogistono devenas de la helena vorto φλογιστόν, la neŭtra formo de φλογιστός “brulinta”, kiu estas participo de la verbo φλογίζω “bruligi”, kiu estas la verba formo de la substantivo φλόξ “flamo”.

La flogistonan teorion proponis la germana alkemiisto Johann Joachim Becher en sia libro Subtera Fiziko (latine Physica subterranea) en 1667. Lia nomo por la flogistono estis “grasa tero” (latine terra pinguis).

La germana kemiisto Georg Ernst Stahl en 1697 proponis variaĵon de la teorio de Becher en sia libro Fundamenta Fermentotekniko (latine Zymotechnia fundamentalis), kaj li nomis la hipotezan substacon “flogistono“ (latine phlogiston).

La flogistona teorio estis akceptata kiel la ĉefa scienca teorio de brulado ĝis la malfrua 18-a jarcento. Antoine Lavoisier en 1783 eldonis sian artikolon Pensoj pri la Flogistono (france Réflexions sur le phlogistique), kiu malpruvis la flogistonan teorion: substancoj fakte iĝas pli peza, ne pli malpeza, dum brulado.

BibliografioRedakti

  • Partington, J.R.; Douglas McKie. (1981) Historical Studies on the Phlogiston Theory (angle). Arno Press. ISBN 978-040513850-8.