Florentinus (sanktulo)

kristana martiro

Laŭ legendo dum la jaro 235 la romia oficiro Florentinus kune kun sia kolego Cassius martire mortis en la romia garnizono Bonn. Super iliaj tomboj konstruiĝis unu el la plej fruaj kristanaj preĝejoj de la germana regiono Rejnlando. La katolika sanktulino Helena (romia imperiestrino kaj patrino de la posta romia imperiestro Konstantino la Granda) tiuloke konstruigis pli grandan preĝejon. Hodiaŭ la ĉefa preĝejo de la urbo, la "Bonner Münster", staras sur la loko. Florentinus kaj Cassius iĝis katolikaj sanktuloj kaj rigardiĝas la "urbaj sanktuloj" de Bonn.

Statuoj de la urbaj sanktuloj Florentinus kaj Cassius en Bonn

Por aliaj signifoj de la nomo vidu la paĝon Florentinus.