flosanta mato (angla floating mat) estas super akvo flosanta plantmato el sfagnoj kaj aliaj, precipe stolonoj kreantaj plantoj , kiuj kreskas de la lagobordo sur akvosurfaco kreskanta en la lagon. La tipo de la habitato estas protektata en la EU laŭ la direktivo 92/43/EEK (faŭno-flaŭro-habitato-direktivo) kun la esprimo „LRT Nr. 7140 transiraj kaj marĉoj kun florsantaj matoj“.

teriĝanta marĉokulo kun fermita flosanta mato, kiu ne estas surpaŝebla
fosanta mato el sfagnoj el teriĝanta altmarĉo

Flosantaj matoj ne ĉiam portas homon. Surpaŝante ĝin minacas droniĝo.

Estiĝo redakti

La formiĝo de flosanta mato estas proceso de la teriĝado de akvejoj. En marĉaj akvejoj formiĝas flosantaj matoj el sfagnoj post malaltiĝo de la akvonivelo kaj pliriĉigo de nutraĵoj. En eŭtrofiaj akvejoj eblas ekflosado de subakvaj torfoj sur kiu poste setlas plantojn. La plantmato estas kunligata per la interplektado de la radikoj. La fragmitoj kaj junkoj kiuj kreskas sur la lagobordo povas fortranĉi la plantan maton, tiel ke ĝi estas flosanta insulo. Se la flosanta mato estas stabila kaj sufiĉe granda, ankaŭ arboj povas kreski sur ĝi , ekzemple sur Kleiner Arbersee.Sub la flosanta mato formiĝas torfo, kiu malrapide sinkas kaj pli kaj pli plenigas la akvejon.

Flaŭro kaj Faŭno redakti

En nutraĵmalriĉaj ĝis meze nutraĵriĉaj , acidaj akvejoj formiĝas flosantaj matoj el sfagnoj (Sphagnum cuspidatum, Sphagnum recurvum ) aŭ el brunmuskoj (Scorpidium scorpioides). Plie kreskas en flosantaj matoj jenaj plantoj: diversaj kareksoj, Rhynchospora ssp., Scheuchzeria palustris kaj Potentilla palustris. Rande de nutraĵriĉaj akvejoj kreskas Phragmites australis, tifao (Typha ssp.), pseŭdocipresa karekso (Carex pseudocyperus) kaj akvo konio (Circuta virosa). Flosantaj matoj estas vivejoj por ŝelhavaj ameboj, ekzemple Amphitrema sp. kaj larvoj de ĥiromideoj (Chironomidae).

Endanĝerigo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Hutter, Claus-Peter (eld.); Alois Kapfer & Peter Poschlod (1997): Sümpfe und Moore - Biotope erkennen, bestimmen, schützen. Weitbrecht-Verlag, Stuttgart, Wien, Bern. ISBN 3-522-72060-1