Flughaveno Domingos Pignatari
Flughaveno Domingos Pignatari (portugale ĝi nomiĝas Aeroporto Estadual de Votuporanga / Domingos Pignatari) situas en la brazila urbo Votuporango. La flughaveno ne havas regulajn flugojn, kaj estas administrata de Aeroportos São Paulo, la aertrafika departemento de la plenuma povo de subŝtato San-Paŭlo.
Flughaveno Domingos Pignatari | |||||
---|---|---|---|---|---|
flughaveno • aerodromo | |||||
IATA: VOT ICAO: SDVG | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Mastrumanto | Aeroportos São Paulo | ||||
Apuda urbo | Votuporango | ||||
Alteco | 508 m | ||||
Geografia situo | 20° 27′ 26″ S, 50° 0′ 9″ U (mapo)-20.457222222222-50.0025Koordinatoj: 20° 27′ 26″ S, 50° 0′ 9″ U (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-longo | 1.500m | ||||
Retejo | Informpaĝo | ||||
Aeroportos São Paulo kontraktis kompaniojn por prepari studojn kun la celo doni la administradon de iuj flughavenoj de sia reto al la privata sektoro, kio rezultis la 15-an de julio 2021 ĉe la borso de San-Paŭlo en la aŭkcia vendo de la flughaveno de Votuporango, kune kun aliaj, al la partnereco "Aeroportos Paulista", formita de la kompanioj Socicam kaj Dix Empreendimentos.
La kompanio Socicam funkcias en flughavena administrado ekde 2008 kaj fakas pri administrado de mezgrandaj regionaj aeraj stacioj.
Referencoj redakti
- ↑ Informpaĝo en la retejo São Paulo Aeroportos Arkivigite je 2021-08-12 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- ↑ Raporto en la retejo A Cidade Arkivigite je 2021-08-12 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- ↑ Raporto sur la retejo de Socicam portugale
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj sur la retejo São Paulo Aeroportos Arkivigite je 2021-08-12 per la retarkivo Wayback Machine portugale