Flughaveno de Comiso

La Flughaveno Comiso (IATA: CIY, ICAO: LICB), ankaŭ konata kiel Flughaveno Vincenzo Magliocco situas en Sicilio en la provinco Raguzo, 5 kilometrojn de Comiso kaj 15 kilometrojn de Raguzo. Inter 2005 kaj 2008 la flughaveno ne plu estis militista sed civila.

La flughaveno estis desegnita en 1920 sub la faŝisma reĝimo sed la laboroj por ĝia konstruo ne komenciĝis ĝis 1937 kaj estis finitaj en 1939. Ĝi estis nomata laŭ la generalo Vicenzo Magliocco de Palermo kiu mortis en la Etiopia milito en 1936. Dum la Dua Mondmilito ĝi estis bombardita kaj grave difektita de la aliancanoj la 26-an de majo kaj la 17-an de junio 1943, antaŭ ol alteriĝi proksime al la siciliaj strandoj. (Operaco Husky). Rekonstruita kaj pligrandigita post la milito, kun aŭtoveturejo el 1740 metrojn longa, la flughaveno estis remalfermita por regulaj flugoj. La flughaveno ankaŭ estis la bazo por la 41-a Storm de Katanio ĝis 1973.