Fontano de la Artiŝoko

Per Fontano de la Artiŝoko hispane Fuente de la Alcachofa estas konataj du identaj monumentaj fontanoj de la urbo Madrido (Hispanio). Unu el ili, la origina, estis starigita en la lasta triono de la 18-a jarcento; la alia estas kopio starigita en la 80-aj jaroj.

Orienta flanko de la originala fontano, kiu troviĝas en la Parko Retiro.
bronza kopio de la fontano.

Origina fontano redakti

Ĝi troviĝas en la Parko Retiro, en la Placo de Respubliko Honduro, ĉe la sudokcidenta angulo de la Granda Baseno, en unu el la plej simbolaj lokoj de tiu ĉi madrida parko. Ĝia dizajno ŝuldiĝas al la arkitekto Ventura Rodríguez kaj la realigadon al la skulptistoj Alfonso Giraldo Bergaz, Antonio Pino kaj José Rodríguez.

Kopio redakti

Ĝi troviĝas en la Placo de la Imperiestro Karlo la 5-a, populare konata kiel Rondplaco Atoĉo. Ĝi estis inicitita de la urbestro Enrique Tierno Galván, ene de plano por la urba remodelado en tiu ĉi zono, konsistante en la platigado de kelkaj altaĵoj kaj la rekuperado de kelkaj el la ornamaĵoj dizajnitaj en la 18-a jarcento.

Koordinatoj: 40° 24′ 31.37″ N 3° 41′ 31.25″ O / 40.4087139 °N, 3.6920139 °O / 40.4087139; 3.6920139 (mapo)