La Forch-Fervojo (pron. forĥ), mallonge FB laŭ la germana nomo Forchbahn, estas fervojo respektive regiona tramo kun metra ŝpuro, kiu trafikas inter Zürich Stadelhofen kaj Esslingen en Svislando.

Forch-Fervojo
fervoja linio vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Svislando
Posedata de Forchbahn AG vd
vdr
Forch-Fervojo (Forchbahn)
Grenze
VBZ
0.00
Transiro al la reto de VBZ
stacidomo
0,00 Rehalp 520 m s. mn.
haltejo
1,08 Waldburg 585 m s. mn.
haltejo
1,48 Spital Zollikerberg 600 m s. mn.
haltejo
1,99 Zollikerberg 605 m s. mn.
haltejo
3,45 Waltikon 640 m s. mn.
   
   
4,25 Zumikon 650 m s. mn.
   
Zumikon-tunelo 1758 m
   
5,02 Maiacher 665 m s. mn.
   
haltejo
5,59 Neue Forch 675 m s. mn.
stacidomo
6,40 Forch 675 m ü. M.
   
Remizo kaj riparejo
tunelo – kaze de pluraj sinsekvaj tuneloj
Forch-tunelo (A52) 282 m
haltejo
7,41 Scheuren 655 m s. mn.
haltejo
9,00 Neuhaus 605 m s. mn.
haltejo
10,09 Hinteregg 560 m s. mn.
haltejo
10,75 Egg 545 m s. mn.
haltejo
11,48 Langwies 525 m s. mn.
haltejo
12,20 Emmat 515 m s. mn.
stacidomo – liniofino
13,06 Esslingen 485 m s. mn.

La nomon la fervojlinio ricevis de la samnomaj montpasejo kaj municipo je 676 m super marnivelo inter la Lago de Zuriko kaj la lago Greifensee, kiun la Forch-Fervojo je proksimume la duono de sia vojo trapasas.

Historio

redakti

La Forch-Fervojo estis malfermita la 27-an de novembro 1912 kaj anstataŭis aŭtobuslinion, kiu ekzistis ekde la jaro 1905. Ek de sia malfermiĝo la Forch-Fervojo firme kunlaboris kun la Zurikaj Trafikentreprenoj, kun kiu ĝi per komunaj direktado kaj kompanigvidado estis ligita. Nun la Forch-Fervojo kiel regiontrajnlinio S18 estas integrita al la reto kaj sistemo de la Zurika Trafik-Unio. Origine en Esslingen la Forch-Fervojo estis konektita kun la Uster-Oetwil-Fervojo, kiu ĉesis funkcii en la jaro 1949.


 
Trajno de Forchbahn (Stadler Be 4/6) ĉe Kreuzplatz

La tuta lini-longeco estas proksimume 16 km, de kiuj 13 km de Rehalp al Esslingen apartenas al la Forch-Fervoj-Kompanio kaj la ceteraj 3 km al la Zurikaj Trafikentreprenoj. Sur la linio troviĝas du tuneloj kun longecoj de 280 kaj de 1750 metroj. La vojo inter Rehalp kaj Neue Forch disponas pri du trakoj kaj trafikeblas en direktoŝanĝa reĝimo. La fervojo funkcias per 1200-volta kontinua kurento. La parto de la Zurikaj Trafikentreprenoj, kiu apartenas al la zurika tramreto, estas kiel ĉiuj zurikaj tramlinioj dutraka kaj funkcias per 600-volta kontinua kurento. Tiu parto principe funkcias en unudirekta reĝimo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti