Forta determinismo

Forta determinismo (aŭ metafizika determinismo) estas rigardo al la libera volo kiu subtenas, ke determinismo estas vera, tio estas neakordigebla kun la libera volo, kaj tiel, ke la libera volo fakte ne ekzistas. Kvankam la forta determinismo ĝenerale referencas al la nomologia determinismo,[1] ĝi povas ankaŭ estis sinteno rilata al aliaj formoj de determinismo, kiuj bezonas la estontecon en ties tuteco.[2]

Fortaj deterministoj kredas, ke la personoj estas kiel kompleksaj horloĝoj, en tio ke ili estas molekulaj maŝinoj.

Forta determinismo estas kontrasta kun malforta determinismo, kiu estas akordigeblisma formo de determinismo, kiu asertas, ke la libera volo povas ekzisti spite determinismon.[3] Ĝi kontrastas ankaŭ kun metafizika libertarianismo, nome la alia grava formo de neakordigeblismo, kiu asertas, ke la libera volo ekzistas kaj la determinismo estas falsa.

Notoj redakti

  1. “Arguments for Incompatibilism”, The Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  2. Raymond J. VanArragon. (21a de Oktobro 2010) Key Terms in Philosophy of Religion. Continuum International Publishing Group, p. 21. ISBN 978-1-4411-3867-5.
  3. Philosophy-Dictionary.org en "Hard Determinism". Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2021-04-16.