Fortikaĵo Heldrungen

La eksa Akvokastelo Heldrungen troviĝas en Heldrungen, Germanio, estante nuntempe junulargastejo. Famegas tie la t.n. Müntzer-turo.

Fortikaĵo Heldrungen

fortreso
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 17′ 56″ N, 11° 13′ 8″ O (mapo)51.298911.2189Koordinatoj: 51° 17′ 56″ N, 11° 13′ 8″ O (mapo)
Fortikaĵo Heldrungen (Turingio)
Fortikaĵo Heldrungen (Turingio)
DEC
Fortikaĵo Heldrungen
Fortikaĵo Heldrungen
Situo de Fortikaĵo Heldrungen
Fortikaĵo Heldrungen (Germanio)
Fortikaĵo Heldrungen (Germanio)
DEC
Fortikaĵo Heldrungen
Fortikaĵo Heldrungen
Situo de Fortikaĵo Heldrungen
Map
vdr
Burgo Heldrungen en 2006

Historio redakti

 
Ĉi tie disde nordueste bone videblas ke temas pri akvokastelo

La kastelon konstruigis dum la unuaj jardekoj de la 16-a jarcento la grafo Ernesto la 2-a de Mansfeld por anstataŭigi mezepokan akvoburgon. De la iamaj kvar aloj de la malfrugotia komplekso konservitis ankoraŭ tri. Deponejkonstruaĵo kaj partoj de la antaŭaj remparoj ankaŭ datumas de la 16-a jarcento.

La fondintoj de la pli malnova burgo, kiu devis cedi ĉe la kastelokonstruo, estis la nobelliberaj senjoroj de Heldrungen (12-a jarcento). La komence modestega konstruaĵo nur poste iĝis ŝtona. Ĝiaj du turoj de longe videblis. En la jaro 1412 ties dinastio pereis post multaj generacioj. Posteuloj iĝis la grafoj de Hornstein, de kiuj finfine la grafo Ernesto la 2-a de Mansfeld akiris la tuton. La plurfoja posedoŝanĝo estas ŝajne la kialo ke unu turo - monumento gravega malfruromanika de la frua burgo - ne detruitis. Kiel simbolo de potenco kaj neinterrompita regadorajto la 20 metrojn alta turo enkorpigitis intence en la modernan ensemblon kastelan. Tio faritis malgraŭ tiel iĝonta nereguleco de la komplekso. Konata citadelkomandanto estis Alexander Haubold Marschall von Bieberstein.

Müntzer-turo redakti

Nur en 1805 la turo plimalaltigitis pro sekurecaj kialoj kaj unuigitis rekte kun la suda alo per komuna tegmento. La sama turo konsideritis, ekde la 19-a jarcento almenaŭ, la loko kie la ribelulo Thomas Müntzer estis en mallibereco post la Batalo de Frankenhausen (15-a de majo 1525). Poste li transdonitis al la mühlhausen-anoj je mortpunapliko.

La 800 jarojn aĝa "Müntzer-turo" tiel kombinas simbole la diversajn historiajn epokojn de la burgo respektive kastelo. La kastelo estas cetere la ununura komplete konserviĝinta akvokastelo laŭ franca konstrustilo en nuntempa Germanlando. Eta kabineto muzea pluse informas pri la ĉiutaga vivo en la mezepoko.

Eksteraj ligiloj redakti