Fotoforo estas lum-elsenda organo kiu aspektas lumineskaj punktoj en diversaj maraj animaloj, kiaj fiŝoj kaj cefalopodoj. Tiu organo povas esti simpla, aŭ tiom kompleksa kiom la homa okulo; nome ekipita per lensoj, fermiloj, kolorfiltriloj kaj reflektoroj.[1] La lumo povas esti produktita el komponoj dum la digesto de predo, el specializataj mitokondriaj ĉeloj en la organismo, nome fotocitoj ("lumproduktaj" ĉeloj), aŭ, simile, asociaj kun simbiozaj bakterioj en la organismo kiuj estas kultivitaj.

La longa juvelkalmaro, tiel nomata pro la Fotoforoj ornamantaj ties korpon kiuj ŝajnigas ĝin juveleca.

La fotoforoj gravas por la identigo de profundmaraj fiŝoj. Fotoforoj ĉe fiŝoj estas uzataj ĉefe por allogi manĝon aŭ konfuzi predantojn. Fotoforoj troviĝas ĉe kelkaj cefalopodoj, eble ĉefe ĉe la Watasenia scintillans, nome brila kalmaro, kiu povas krei impresajn lumelsendojn.

Fotoforenhavaj taksonoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Cephalopod Photophore Terminology. Tolweb.org. Alirita 2012-08-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2013-03-11.