Fraŭlino Finnlando

Fraŭlino Finnlando, finne Suomi-neito estas la personigo de Finnlando same kiel ekzemple Sveamamma de Svedio kaj Uncle Sam de Usono. Suomi-neito estas juna bela virino, kiu ofte havas blondajn harojn kaj bluajn okulojn kaj kiu portas la nacian kostumon. La simbolo iĝis ofta en la malfrua 19-a jarcento. Origine, virino nomita Aura estis utiligita kiel la simbolo de Finnlando (laŭ la Aura Rivero en Turku) sed poste Suomi-neito iĝis pli ofta. Suomi-neito ankaŭ povas signifi la limojn de la finna ŝtato, kiuj sur la mapo similas al virino kun brakoj, kapo kaj roboj. Ekzistis du "brakoj" inter 1921 kaj 1944, kiam Petsamo apartenis al Finnlando. Hodiaŭ, nur la okcidenta brako restas, konata kiel la Laponio de la Brako.

Fraŭlino Finnlando. Poŝtkarto de 1906.