Grupo La Respublikanoj (franca senato)
La grupo La Respublikanoj, france Les Républicains (REP), antaŭe grupo de Unio por Popola Movado (france Groupe Union pour un mouvement populaire (UMP), estas dekstrula parlamenta frakcio aŭ grupo en la franca Senato. Ĝi ĉefe kunigas senatanojn de la partio Les Républicains, la nova nomo de la UMP ekde 2015.
Grupo La Respublikanoj | |
---|---|
Groupe Les Républicains | |
frakcio | |
Lando | Francio |
Ĉambro | Senato |
Estro | Bruno Retailleau, trezoristo Jean-Pierre Vogel |
Partio(j) | precipe Unuiĝo por Popola Movado (UMP) |
Koloro(j) | #011274 |
senatanoj |
133 / 348 |
Retejo | lesrepublicains-senat.fr |
Kun 133 membroj, en la periodo 2023 ĝis 2026 ĝi estas la plej granda grupo en la Senato. La Prezidanto de la Senato, Gérard Larcher, apartenas al la frakcio.
Priskribo
redaktiĜi arigas la elektitojn de Unuiĝo por Popola Movado (UMP) ekde ties fondiĝo en decembro 2002 per fandiĝo de la frakcioj de Kuniĝo por la Respubliko (RPR) (94 senatanoj), de Sendependaj Respublikanoj (RI) (RI asociiĝintaj al Liberala Demokratio, 40 senatanoj el 41) kaj de disidentoj de Centrisma Unuiĝo (UC) (UC, reprezentanta Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF), 29 senatanoj el 54) kaj de Eŭropa Demokratia kaj Sociala Kuniĝo (RDSE, kuniganta la elektitoj kun radikala tendenco ekde la 19-a jarcento, 4 senatanoj el 21) same kiel nealiĝintoj.
Listo de prezidantoj
redakti- 2002 - 2008 : Josselin de Rohan
- 15-a de januaro 2008 - 6-a de julio 2009: Henri de Raincourt
- 7-a de julio 2009 - 7-a de marto 2011: Gérard Longuet
- de la 8-a de marto 2011 - 30-a de septembro 2014: Jean-Claude Gaudin
- 2-a de oktobro 2014 - nun: Bruno Retailleau
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Frakcio UMP en la Senato (france)
- Konsisto de la frakcioj en la Senato Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine (france)