Franciska teritoria registrado

La franciska teritoria registrado (germane: Franziszeische Landesaufnahme) aŭ dua teritoria registrado estis la dua tutlanda projekto pri mapa registrado de la habsburga teritorio. Ĝi montras la staton inter ĉ. 1810 (post la fino de la Sankta Romia Imperio) kaj 1850 kaj estis nomita laŭ la unua aŭstra imperiestro Francisko la 1-a.

La skalo de la mapoj estas la sama kiel tiu de la jozefa teritoria registrado: ĉ. 1:28.800 (1 viena colo al 400 vienaj klaftoj). La maparo de la projekto konsistas el 2628 folioj kaj estas konservata en la milita sekcio de la ŝtata arĥivo de Aŭstrio. Male al la franciska katastro ĝi servis ne al impostaj, sed al armeaj celoj. Male al la jozefaj mapoj la franciskaj ne estis ŝtata sekreto: Ili estis publikigitaj en la reduktitaj skaloj 1:144.000 ("speciala mapo") kaj 1:288.000 ("ĝenerala karto").

La registrado okazis inter la jaroj 1806 kaj 1869; kelkaj detaloj, ekz. fervojoj, estis poste aldonitaj. La projekto estis la unua, kiu uzis trianguladon; ĝi okazis inter 1807 kaj 1829 kaj estis ripetita kun plibonigita tekniko ekde 1848. La diversaj landopartoj uzis proprajn trianguladajn sistemojn; pro tio la limaj mapoj ne tute kongruas inter si.

La mapoj uzas 11 kolorojn kaj ne enhavas nivelliniojn (izohipsojn), sed markas altaĵojn per malhela koloro (densa nigra haĉado). Tio foje ĝenas la legadon de tekstaj informoj sur la mapo.

Kiam la projekto finiĝis en 1869 (post la aŭstra-hungara interkonsento), la registrado de la hungaraj teritorioj kaj de Galicio ankoraŭ ne estis kompleta. Tial ne ekzistas "specialaj mapoj" de tiuj teritorioj, sed ja "ĝeneralaj mapoj".