Francisko (armilo)
La francisko aŭ franka ĵethakilo (angle: Francisca, france: Francisca/Francisque, latine: Bipennes / Bipennis aŭ Secures / Securis), estas speciala formo de ĵettoporo, uzita antaŭ ĉiuj de la merovidaj frankoj. Ĉ. la 6a jarcento ĝi ne plu estas uzata. La plej lastaj trovaĵoj estis el la 7a jarcento.
Priskribo
redaktiMultaj tombotrovaĵoj kaj dokumentoj pruvas, ke la merovida ĵethakilo estas disvastigita armilo en la 5a kaj 6a jarcentoj. Antaŭuloj de tiu batalhakilo troviĝis jam ĉe la romianoj. Oni trovis la hakilon en Suda Anglujo, kaj Alemanujo, sed precipe en la iama merovida franka regno. Laŭ Isidoro de Sevilla la nomo venis de la frankoj. [1] En la Lex Ripuaria (leĝaro de Ripuario) la armilo ne plu estas menciita.
La franka ĵethakilo estis ĵetita el distanco de ĉ. 10–12 m kontraŭ la malamiko. Pruvoj montris, ke tiel la plej forta potenco efikas. La klingo de la hakilo longas ĝis 23 cm kaj pezas 200 ĝis 1300 gramojn. La francisko ankoraŭ hodiaŭ estas ŝatata modelo ĉe sporta hakilĵetado.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Ulrich Dahmlos: Franzisca - bipennis - securis - Bemerkungen zu archäologischem Befund und schriftlicher Überlieferung. in: Germania, Band 55 (1977), S. 141–165
- Wolfgang Hübener: Franziska. in: Reallexikon der Germanischen Altertumskunde, Band 9, Walter de Gruyter, Berlin 1995, S. 470–476
Eksteraj ligiloj
redakti- kolekto de faktoj pri la ĵethakilo Arkivigite je 2017-08-04 per la retarkivo Wayback Machine