Franklino

mezurunuo de elektra ŝargo; proksimume 334 pikokulomboj

Franklino (simbolo Fr) estas, en la gaŭsa sistemo (CGS), la unuo de elektra ŝargo Q. Ĝi nomiĝis omaĝe al la usona sciencisto kaj inventisto Benjamin Franklin; sinonimoj terminoj: estas statcoulomb, StatCesu (akronimo de la angla electrostatic unit of charge).

DifinoRedakti

La difino de franklino baziĝas sur la leĝo de Kulombo, laŭ kiu du egalaj ŝargoj   je distanco   kaŭzas inter ili la forton:

 

La franklino estas la unuo de elektrostatika ŝargo kaj difinita tiel ke:

 
 Por du korpoj je distanco de 1 centimetro, kiuj ambaŭ portas ŝargon de 1 franklino, la forpuŝa forto estu egala al 1 dino

Tiele, la kulomba konstanto havas la valoron 1 en la elektrostatika CGS-sistemo kaj estas ankaŭ sendimensia kvanto.

Oni havas la rilatojn:

 

kun 1 dyn = 1 g · cm / s² , aŭ ankoraŭ

 

Ekvivalento de SI-unuojRedakti

Per komparo kun la ekvivalentaj unuoj de la SI-sistemo kaj la kulombo, sekvas:

 

kie   estas la lumrapido.

Unuoj de malsamaj sistemoj de unuoj ne povas oficiale esti uzataj. Do la franklino aŭ unuoj dirivataj de ĝia dimensio  [longo]1,5 · [maso]0,5 · [tempo]−1 neniam estos uzata en ekvacioj kune kun la kulombo.

Ekvivalentoj per CGS-unuoj aŭ iliaj derivitajRedakti

La franklino esprimiĝas sekve en CGS-unuoj:

 

La franklino estis ankaŭ uzita kiel unuo por aliaj fizikaj grandoj.

Vidu ankaŭRedakti