František Šatura

František ŠATURA (naskiĝis en 1921; mortis la 14-an de januaro 1996 en Bratislava) estis slovaka esperantisto. Plurajn jarojn li gvidis la Esperanto-klubon de Bratislava kaj instruis la lingvon. Doktoro pri filologio, li kunaŭtoris Esperanto-lernolibron aperintan en pli ol 20 mil ekzempleroj (1965, 1969).